IMF laŭkondiĉe aprobis pruntedoni al Gregio 1,8 miliardojn da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2017-07-21 20:47:36     Redaktoro:Xiong

La 20an de julio la plenumanta direkcio de la Internacia Mona Fonduso (IMF) laŭkondiĉe aprobis pruntedoni al Grekio 1,8 miliardojn da usonaj dolaroj kiel helpan prunton. Tio estas helpo, post preskaŭ du jaroj, ree liverita de IMF al Grekio.

Tiun tagon en deklaro Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de IMF, diris, ke la nova projekto pri ekonomia reformo, prezentita de la greka registaro, helpos strukturan reformon de Grekio, kaj kreskigos ekonomion, kaj tio donas al eŭropaj ŝuldatoj eblon plue redukti kaj eĉ nuligi la ŝuldon de Grekio. Ŝi aldonis, ke nur tiam, kiam la ŝuldo de Grekio estos reduktita aŭ nuligita, la helpa prunto de IMF al Grekio povos ekvalidiĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin