Intertraktado inter Britio kaj EU finiĝis sen trarompo

(GMT+08:00) 2017-07-21 14:12:48     Redaktoro:Yu
La 2a intertraktado pri la eliro de Britio el la Eŭropa Unio finiĝis ĵaŭde en la stabejo de la EU. La du flankoj, Britio kaj la EU, ne povis akordiĝi pri la pago de Britio por la eliro kaj la superrigardo de rajtoj kaj interesoj de transmaraj civitanoj.

En gazetara konferenco post la intertraktado, brita ministro pri aferoj de la eliro el la EU, David Davies, kaj ĉefreprezentanto de la EU por la intertraktado kun Britio, Michel Barnier, ambaŭ priskribis la intertraktadon per la vortoj "konstruema" kaj "meti fundamenton por la venonta intertraktado", tamen ambaŭ flankoj ne preterlasis malkonsentojn en ŝlosilaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin