Konflikto inter palestinanoj kaj israelaj policanoj vundis 47 homojn

(GMT+08:00) 2017-07-21 14:14:11     Redaktoro:Yu

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ 42 palestinanoj kaj 5 israelaj policanoj estis vunditaj ĵaŭde vespere en konflikto ekster la leon-pordego de la malnova urbo de Jerusalemo.

Tiuvespere miloj da palestinanoj kolektiĝis ekster leon-pordego de la Templo-Monto por preĝado kaj ankaŭ por protesto kontraŭ la israela polico pri instalado de metal-sonda pordo post la pafado en la 14a de julio.

Proparolanto de la israela polico Luba Samri diris, ke palestinanoj ĵetis ŝtonojn kaj botelojn al israelaj policanoj, kaj la polico reagis per larmiga gaso. Kvin policanoj estis vunditaj.

La palestina societo de la ruĝa krescento diris, ke 42 palestinanoj estis vunditaj en la konflikto, kaj 36 vunditoj estis portitaj al hospitalo por kuracado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin