Ram Nath Kovind estis elektita kiel nova prezidento de Hindio

(GMT+08:00) 2017-07-21 11:08:30     Redaktoro:祃璟琳
Ĵaŭde hinda elekta komitato proklamis, ke kandidato de la Nacia Demokratia Alianco Ram Nath Kovind estis elektita kiel nova prezidento de Hindio.

De la 11a ĝis la 17a horo ĵaŭde hinda parlamento faris kalkulon de prezidenta elektado. Kovind gajnis 65% da balotiloj kaj gajnis la elektadon. En la elektado, la Tutlanda Demokratia Alianco gvidata de la reganta partio Hinda Popola Partio okupis la plejparton de sidlokoj, tial estis atendite, ke Kovind gajnu la elektadon.

Kovind estas 71-jara kaj iam laboris en alta juĝejo kaj supera juĝejo je 15 jaroj. De 1994 ĝis 2006 li servis kiel parlamentano de la supra ĉambro de la federacia parlamento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin