Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono akiris pozitivajn atingojn

(GMT+08:00) 2017-07-21 11:05:47     Redaktoro:祃璟琳

En la 19a de julio la unua Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazis en Vaŝingtono. Ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj usonaj financa sekretario Steven Terner Mnuchin kaj komerca sekretario Wilbur Ross kune prezidis la dialogon. Preskaŭ 15 altnivelaj oficistoj de ambaŭ flankoj partoprenis en la dialogo. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri serva industrio, cent-taga plano kaj jara plano de ĉina-usona ekonomia kunlaboro, tutmonda ekonomio kaj regado, politiko de makroskopa ekonomio, komerco kaj investo, negoco de altteknika produkto kaj agrikultura kunlaboro, efike multigis komprenon unu al la alia profundigis konon pri diverĝoj, esploris vojmapon de demando-solvado kaj atingis konsenton pri iuj demandoj.

Tagmanĝo de la Unua Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono havis la temon "tutmonda ekonomio kaj regado". La du partioj analizis la tutmondan ekonomian situacion kaj defiojn, interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro kaj disvolviĝo de la du landoj en tutmonda ekonomia afero kaj akcelis kunordigon kaj interkomprenon de la du flankoj en gravaj demandoj de tutmonda regado.

Dum la dialogo, Wang Yang okazigis plurajn malgrandajn interparolojn kun Steven Terner Mnuchin kaj Wilbur Ross kaj profunde interŝanĝis opiniojn kun ili pri gravaj ekonomiaj kaj komercaj temoj de la du landoj.

La du flankoj konsciis, ke kunlaboro kaj kungajno estas baza principo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du flankoj, dialogo kaj interkonsiliĝo estas baza rimedo de solvado de demandoj, kaj kontakto pri gravaj duflankaj ekonomiaj politikoj estas grava formo por dialogo kaj kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin