Kelkdekoj da armitaj IŜ-anoj estis bombe mortigitaj

(GMT+08:00) 2017-07-23 15:35:47     Redaktoro:Xiong

La 22an de julio la iraka armeo informis, ke en la aeratako fare de la iraka aerarmeo al du urbetoj de la provinco Anbar kelkdekoj da armitaj anoj de la ekstremista organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ) estis bombe mortigitaj.

En sia deklaro la iraka stabo de kombinitaj operacoj diris, ke laŭ informa servo tiu ĉi aeratako fare de la irakaj militaviadiloj al la du urbetoj detruis unu komandejon, du municiejojn kaj unu fabrikon por produktado de bombaŭtoj, kaj krome, bombe mortigis kelkdekojn da armitaj anoj de la organizaĵoj. La deklaro tamen ne menciis la tempon de tiu ĉi atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin