la usona Kongreso planas akcepti leĝprojekton pri sankcioj

(GMT+08:00) 2017-07-23 17:55:20     Redaktoro:Xiong

la 22an de julio la usona Kongreso diris, ke la du ĉambroj kune klopodas igi akceptita la leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ Rusio, Irano kaj Nord-Koreio. Se akceptita, la leĝprojekto plej malfrue en la fino de ĉi monato prezentiĝos al la prezidento Trump.

Krom la enhavo pri sankcioj kontraŭ la tri landoj, la leĝprojekto ankaŭ inkluzivas la limigon de prezidento je la povo pri la nuligo de sankcioj kontraŭ Rusio. Laŭ la leĝprojekto, kiam prezidento plenumos "gravajn agojn" de Usono cele al Rusio, ekzemple, nuligi sankciojn al Rusio aŭ redoni al ĝi konfistitajn diplomatiajn havaĵojn, li devos prezenti raporton al la Kongreso, kiu siavice havos rajton negi la decidon de prezidento.

La leĝprojekto estos submetita al la Senato por voĉdonado en la 25a de julio. Se aprobita, ĝi estos adresita al la Ĉambro de Reprezentantoj por voĉado. Kaj fine, la du ĉambroj sendos la adoptitan leĝprojekton al la prezidento Trump kaj lasos al li decidi, ĉu ĝi fariĝos leĝo aŭ ne.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin