Liberia prezidento admiris kontraŭtumultan taĉmenton de ĉina packonserva polico

(GMT+08:00) 2017-07-24 13:53:21     Redaktoro:Li

Lastatempe Liberia prezidento Ellen Johnson-Sirleaf faris paroladon kaj dankis la ĉinan packonservan policon pro iliaj kontribuoj al liberiaj paco kaj stabileco, kaj la ĉinan registaron pro ĝiaj subtenoj al nacia konstruado de Liberio.

Sirleaf faris la paroladon dum la remalferma ceremonio de la sportejo SKD, kiu estis konstruita helpite de Ĉinio. Ŝi diris, ke Ĉinio ĉiam la unua helpis Liberion, kiam Liberio alfrontis malfacilojn, Ĉinio estas vera amiko de Liberio. Ŝi esperis, ke Liberio kaj Ĉinio daŭrigos duflankan kunlaboron kaj kune iros al nova stadio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin