Novaĵoj (Julio 24)

(GMT+08:00) 2017-07-24 17:47:43     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio urĝas Hindion forlasi iluzion; IMF ĝisdatigis sian prognozon pri kresko de la ĉina ekonomio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉinio lunde urĝis Hindion tuj retiri ĉiujn trupojn, kiuj kontraŭleĝe eniris Ĉinion, deklarante, ke la lando defendos sian teritorian suverenecon je ĉia kosto

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, diris en gazetara konferenco, ke la ĉinaj landlimaj trupoj surloke prenis unuajn kontraŭrimedojn kaj fortigos celatajn aranĝojn kaj trejnadon.

Hindaj trupoj transiris la ĉina-hindan landlimon en la ĉinan teritorion meze de junio por obstrukci vojkonstruon en la regiono Donglang.

Wu urĝis Hindion tuj retiri siajn trupojn, priskribante la peton kiel antaŭkondiĉon por traktado de la nuna situacio. Li diris, ke Ĉinio forte urĝas Hindion preni firmajn rimedojn por korekti siajn erarojn kaj haltigi provokon kaj vokas fari komunan klopodon por konservi pacon en la landlimaj zonoj. La proparolanto avertis Hindion forlasi ajnan nepraktikan iluzion.

Li diris, ke la historio de la Popola Liberiga Armeo en la pasintaj 90 jaroj pruvis ĝiajn kreskantajn kapablojn kaj neskueblan rezolutecon defendi nacian suverenecon kaj teritorian integrecon.

La Internacia Mona Fonduso publikigis ĝisdatigitajn enhavojn de la raporto Perspektivo de la Monda Ekonomio lunde en la malajzia ĉefurbo Kuala-Lumpuro, plialtigante la anticipon de kresko de la ĉina ekonomio en 2017 kaj 2018 ĝis 6,7% kaj 6,4% respektive.

Estis la tria fojo en tiu ĉi jaro, ke la Internacia Mona Fonduso plialtigis la anticipon de kresko de la ĉina ekonomio. Ĝi diris, ke la lasta plialtigo estis pro la forta prezentiĝo de la ĉina ekonomio en la unua kvarono de la kuranta jaro kaj pro plua financa subteno.

La Internacia Mona Fonduso opiniis, ke la monda ekonomio daŭre reprosperiĝas, kaj ĝi prognozis, ke la kresko atingos 3,5% kaj 3,6% respektive en la venontaj du jaroj, kaj la anticipo estas egala kun tiu farita en aprilo.

Laŭ la raporto, la evoluintaj ekonomioj kreskos je 2% en la kuranta jaro, kaj la anticipo de la kresko en la venonta jaro estis malaltigita ĝis 1,9%.

Lastatempe liberia prezidento Ellen Johnson-Sirleaf dankis la ĉinan packonservan policon pro ilia kontribuo al paco kaj stabileco de Liberio kaj la ĉinan registaron pro ĝia subteno al nacia konstruado.

Sirleaf faris la rimarkojn dum ceremonio de remalfermo de la stadiono SKD, kiu estis konstruita helpite de Ĉinio. Ŝi diris, ke Ĉinio ĉiam la unua helpis Liberion, kiam ĝi alfrontis malfacilojn.

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis dimanĉe, ke la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj rifuzis la postulon de usona prezidento Donald Trump pri liberigo de retenitaj usonanoj, dirante, ke tio estas interveno kaj neakceptebla.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris, ke la enmiksiĝemaj kaj minacaj vortoj de Usono ne povas influi la iranan juĝistan rezolutecon persekuti kaj puni malobservintojn de la irana leĝo kaj nacia sekureco.

Qasemi emfazis la sendependecon de la irana juĝistaro, aldonante, ke la irana juĝistaro respondecas trakti kondutojn kaj rimedojn, kiuj minacas la nacian sekurecon.

Li diris ankaŭ, ke la usona registaro sekvas malĝustan kaj kontraŭleĝan manieron, en kiu ĝi minacas aliajn landojn kaj intervenas en iliajn internajn aferojn. Li ankaŭ urĝis Vaŝingtonon tuj liberigi la iranajn civitanojn, kiuj estis enprizonigitaj en Usono pro falsaj akuzoj.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko diris dimanĉe en sia konto ĉe la socia komunikilo Facebook, ke en la lunda telekunveno de gvidantoj de la normandiaj kvar partioj, li postulos, ke ĉiuj rilataj partioj intensigu siajn klopodojn por realigi militpaŭzon en la regiono Donbaso en orienta Ukrainio.

Poroshenko diris, ke laŭ la Minska Interkonsento, solvado de konflikto en orienta Ukrainio estas la sola elirejo. Li aldonis, ke li vokos plu al okcidentaj landoj pliseverigi la sankciojn kontraŭ Rusio, se vera militpaŭzo ne povos esti frue realigita en la konfliktaj regionoj en orienta Ukrainio.

Ukrainaj amaskomunikiloj raportis, ke franca prezidento Emmanuel Macron lastatempe anoncis, ke danke al la mediacio de Francio, gvidantoj de la normandiaj kvar partioj, nome Germanio, Francio, Rusio kaj Ukrainio, konsentis okazigi en lundo telekunvenon pri konflikto en Donbaso.

La israela Nacia Sekureca Agentejo dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke ĝi kaj israelaj trupoj kaptis 25 membrojn de HAMAS (la Palestina Islama Rezist-Movado) dum sia subita atako de la sabata nokto ĝis la dimanĉa frumateno en Cisjordanio.

La deklaro diris, ke la pafado en la 14a de julio en la Templo-Monto de la malnova urbo de Jerusalemo ne estis efektivigita de HAMAS, tamen ĝi laŭdis la agadon kiel kuraĝan kaj necesan kaj agitis islamanojn al plua protesto. La deklaro aldonis, ke la subita atako estis por certigi ne-eskaladon de la konflikto.

La 14an de tiu ĉi monato, tri israelaj policanoj estis atakitaj per pafado ekster la Templo-Monto, kaj du el ili mortis. Poste Israelo blokis la regionon kaj malpermesis al palestinanoj iri al preĝado. La israela polico aldonis metal-sondan pordon kaj kameraon ĉe la enirejo de la moskeo Aqsa. Tio vekis malkontenton de palestinanoj kaj okazis konflikto inter palestinanoj kaj israelaj policanoj. Almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 500 aliaj vunditaj.

Proparolanto de la polico de la afgana suda provinco Kandahar dimanĉe konfirmis, ke lastatempe 70 lokanoj estis forkaptitaj de radikaluloj, kaj 7 el ili estis mortigitaj.

La forkapto okazis en la distrikto Shah Wali Kot. Laŭ freŝaj informoj, 20 el ili estis liberigitaj. La proparolanto konfirmis, ke 7 el ili estis mortigitaj en la pasintaj du tagoj. La polico kolektas rilatajn informojn kaj klopodas savi la ceterajn 40 forkaptitojn.

Almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 20 aliaj vunditaj post eksplodo de bombaŭto apud la loĝejo de afgana politikisto en okcidenta Kabulo lunde.

Vidintoj diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la eksplodo okazis apud la loĝejo de Mohammad Mohaqiq, adjunkto de ĉefadministranto Abdullah Abdullah matene je la 6a horo kaj 50 minutoj laŭ la loka tempo.

La polico jam blokis la okazejon kaj vunditoj estis portitaj al hospitaloj por kuracado. Ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon pri la atako.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin