Irano rifuzis postulon de Trump pri liberigo de enprizonigitaj usonanoj

(GMT+08:00) 2017-07-24 14:16:38     Redaktoro:Yu

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis dimanĉe, ke la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj rifuzis la postulon de usona prezidento Donald Trump pri liberigo de retenitaj usonanoj, dirante, ke tio estas interveno kaj neakceptebla.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris, ke la enmiksiĝemaj kaj minacaj vortoj de Usono ne povas influi la iranan juĝistan rezolutecon persekuti kaj puni malobservintojn de la irana leĝo kaj nacia sekureco.

Qasemi emfazis la sendependecon de la irana juĝistaro, aldonante, ke la irana juĝistaro respondecas trakti kondutojn kaj rimedojn, kiuj minacas la nacian sekurecon.

Li diris ankaŭ, ke la usona registaro sekvas malĝustan kaj kontraŭleĝan manieron, en kiu ĝi minacas aliajn landojn kaj intervenas en iliajn internajn aferojn.

La proparolanto ankaŭ urĝis Vaŝingtonon tuj liberigi la iranajn civitanojn, kiuj estis enprizonigitaj en Usono pro falsaj akuzoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin