Almenaŭ 20 homoj mortigitaj en suicida bombatako en Kabulo

(GMT+08:00) 2017-07-24 14:21:39     Redaktoro:Yu

Almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 20 aliaj vunditaj post eksplodo de bombaŭto apud la loĝejo de afgana politikisto en okcidenta Kabulo lunde.

Vidintoj diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la eksplodo okazis apud la loĝejo de Mohammad Mohaqiq, adjunkto de ĉefadministranto Abdullah Abdullah matene je la 6a horo kaj 50 minutoj laŭ loka tempo.

La polico jam blokis la okazejon kaj vunditoj estis portitaj al hospitaloj por kuracado. Ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin