Ĉefministro Li sendis gratulan leteron al fondiĝa kunveno de AFKA

(GMT+08:00) 2017-07-24 18:02:53     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang lunde sendos gratulan leteron al la fondiĝa kunveno de la Azia Financ-Koopera Asocio.

En la letero, Li diris, ke starigo de prudenta kaj efika financa sistemo estas grava fundamento de daŭripova disvolvado de la monda ekonomio. Ĉinio rekomendas kaj subtenas starigon de la Azia Financ-Koopera Asocio, kun la celo de interligo kaj kunlaboro, komuna regado kaj kungajno, por optimumigi distribuon de financaj resursoj kaj precipe por subteni disvolvadon de novaj ekonomioj en la regiono. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj koncernaj partioj por akceli konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj la Azia Financ-Koopera Asocio povas liveri fortan apogon en tiu ĉi kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin