Tri multlingvaj retservoj de ĈRI por uzantoj de porteblaj komunikiloj

(GMT+08:00) 2017-07-25 09:34:25     Redaktoro:Selena

En la 6a de junio Ĉina Radio Internacia oficiale lanĉis tri multlingvajn retservojn por uzantoj de porteblaj komunikiloj.

La tri novaj retservoj, nome Ĉinaj Novaĵoj, Ĉina Radio kaj Ĉina Televido, sin apogantaj sur Ĉina Radio Internacia kun rimarkindaj avantaĝoj en internacia komunikado, estas multlingvaj platformoj por lego, aŭskulto kaj rigardo kaj liveras tutmdiajn servojn al la uzantoj por kompreni Ĉinion kaj koni la mondon.

Ĉinaj Novaĵoj liveras enhavojn, rektajn elsendojn kaj interreagojn en 35 lingvoj; Ĉina Radio disponigas multlingvajn aŭdaĵojn; kaj Ĉina Televido kolektas al si tutmondajn novaĵ-resursojn kaj kulturajn rubrikojn kun ĉinaj karakterizaĵoj kaj povas realigi tutkanalan rektan elsendon.

Ĉinaj Novaĵoj

Ĉinaj Novaĵoj estas multlingva novaĵ-servo bazita sur riĉaj resursoj de Ĉina Radio Internacia kaj servas al internaciaj ricevantoj per multlingvaj bildoj, tekstoj, aŭdaĵoj kaj videaĵoj kaj rektaj elsendoj. Ĝi sendas al la uzantoj de porteblaj komunikiloj ĉinajn kaj tutmondajn novaĵojn kaj aŭdigas al la mondo la voĉon de Ĉinio. Ĝi estas la fenestro de tutmondaj abonantoj al kompreno de Ĉinio kaj ankaŭ la spirita hejmo de transmaraj ĉinoj zorgantaj pri la patrolando.

Ĉina Radio

Ĉina Radio estas retservo de multlingvaj aŭdaĵoj, sin apoganta sur riĉaj resursoj de Ĉina Radio Internacia. Ĝi disponigas al ĉinaj kaj fremdlandaj uzantoj de porteblaj komunikiloj aŭdaĵojn en 35 lingvoj per multmediaj rimedoj. La enhavoj ampleksas informon, muzikon, amuzon kaj lingvan lernadon.

Ĉina Televido

Ĉina Televido, multlingva televida inform-servo por tutmondaj uzantoj de porteblaj komunikiloj, disponas resursojn de Ĉina Radio Internacia kaj videaĵojn el ĝiaj tutmondaj partneroj kaj triaj partioj kaj liveras al la uzantoj televidajn raportojn pri internaciaj novaĵoj kaj rektajn elsendojn de gravaj okazaĵoj. Kiel platformo ĝi kolektas al si multlingvajn videaĵojn kaj elsendojn de pli ol 300 enlandaj televidstacioj, 140 kanaloj de rekta elsendo kaj tri televidaj kanaloj de Ĉina Radio Internacia. Krome, ĝi prezentas eminentajn dokumentfilmojn kaj multlingvajn originalajn kaj dublitajn videaĵojn de Ĉina Radio Internacia.

Bonvolu skani la du-dimensian kodon kaj elŝuti ĝisdatigon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin