Novaĵoj (Julio 25)

(GMT+08:00) 2017-07-25 17:19:05     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio urĝas rilatajn partiojn antaŭenigi dialogon pri siria demando; gvidantoj de Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio telefone interparolis. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xie Xiaoyan, speciala sendito de la ĉina registaro pri Sirio, diris lunde, ke okazis grava perioda ŝanĝiĝo al la situacio en Sirio, kaj ĉiuj rilataj partioj devas utiligi la favoran okazon kaj progreson, akumuli konsentojn per intertraktado kaj dialogo kaj tiel meti firman fundamenton por politika kompromiso de la siria demando.

Xie, kiu estis en Turkio por vizito, faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Ankaro. Li diris, ke lastatempe ŝanĝiĝis la starpunkto de iuj eksterregionaj landoj pri la siria demando, kaj li esperas, ke iliaj paroloj kaj agoj utilos al politika kompromiso de la siria demando kaj helpos instigi ĉiujn rilatajn partiojn sidiĝi por intertraktado.

En la lasta intertraktado en Astano ĉiuj partioj akordiĝis pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj. Xie diris, ke tio estas pozitiva paŝo, kaj Ĉinio esprimas bonvenon; sed multaj detaloj de la interkonsento pri konflikt-mildigaj zonoj ankoraŭ ne estis deciditaj, tial la ĉina flanko esperas, ke ĉiuj rilataj partioj intensigos la konsiliĝon por funkciigi tiujn zonojn kiel eble plej frue.

Lunde en Bankoko, tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Prayuth diris, ke post establo de diplomatiaj rilatoj inter Tajlando kaj Ĉinio, la duflankaj rilatoj disvolviĝis glate kaj akiris rimarkindajn atingojn. Tajlando firme persistas en la principo pri unu Ĉinio kaj volas profundigi plu ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio. Tajlando admiras atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj esperas lerni spertojn de Ĉinio en ŝtata regado, akordigi sian disvolvan strategion 4,0 kun la ĉina strategio "Fabrikita en Ĉinio 2025", kaj profundigi duflankan pragmatan kunlaboron en la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo. Li petis Wang trandoni sincerajn salutojn de tajlanda reĝo Mahawachiralongkon kaj de li mem al ĉinaj gvidantoj.

Wang transdonis salutojn de ĉinaj gvidantoj al Prayuth kaj bonvenigis lin ĉeesti la dialogon inter BRICS-Landoj kaj novmerkataj kaj evoluantaj landoj, kaj diris, ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al la amikeco kun Tajlando, aprecas ĝian subtenon al la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj volas akordigi la disvolvajn strategiojn de la du flankoj en tiu ĉi kadro, vastigi kampojn de kunlaboro, antaŭenigi fervojan projekton de la du landoj, partopreni en la konstruado de la ekonomia koridoro en orienta Tajlando, kaj senĉese malfermi novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis lunde, ke de la 27a ĝis la 28a de julio en Pekino okazos la 7a kunveno de altrangaj reprezentantoj de BRICS-landoj pri sekureca demando. Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi prezidos la kunvenon. Lu aldonis, ke tio estas unu el la kunvenoj organizitaj de Ĉinio dum la servoperiodo kiel prezidanto-lando de BRICS-landoj ĉi-jare.

Gvidantoj de la normandiaj kvar flankoj, nome Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio, telefone kunvenis lunde. Ili unuanime konsentis, ke oni devas ĉiuflanke realigi batalhalton kaj efektivigi la lastajn paŝojn de la Minska Interkonsento.

La lasta interparolo de la kvar flankoj okazis en oktobro de la pasinta jaro. Dum ĉi-foja du-hora interparolo, ukraina prezidento Petro Poroshenko, rusa prezidento Vladimir Putin, germana ĉefministro Angela Merkel kaj franca prezidento Emmanuel Macron unue aŭskultis raporton pri krizo en orienta Ukrainio, faritan de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Laŭ raporto de la Novaĵ-Agentejo Interfax, post la interparolo la kvar flankoj unuanime konsentis, ke oni devas realigi absolutan batalhalton, retiri pezajn armilojn sub la kontrolo de la speciala monitora grupo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Ili decidis efektivigi la lastajn paŝojn de la Minska Interkonsento. Fine de aŭgusto okazos interparolo inter diplomatiaj konsultistoj de la gvidantoj de la kvar flankoj.

Jason Greenblatt, sendito de usona prezidento Donald Trump al Mez-Oriento, lunde atingis Israelon meze de eskalado de perforto pro la plej kontestata sanktejo en Orient-Jerusalemo.

Funkciulo el la israela registaro diris, ke Greenblatt renkontiĝis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu lunde vespere.

Altranga oficialulo el la usona registaro diris, ke la vizito de Greenblatt estas por subteni klopodojn por mildigo de la streĉeco en la regiono. Lia vizito estas la unua signo de altnivela partopreno de la Blanka Domo por fini la malpacon inter Israelo kaj la islama mondo pro la perforto, kiu okazis en la moskeo al-Aqsa.

La streĉeco estis kaŭzita de metal-sondiloj, kiujn Israelo instalis ĉe la enirejo al la moskeo al-Aqsa en Orient-Jerusalemo. Israelo metis la sondilojn post atako, en kiu tri israelaj policistoj estis mortigitaj en la lasta vendredo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan lunde vizitis Kataron por mediacii pri la krizo de rompitaj diplomatiaj rilatoj inter Kataro kaj aliaj kvar arabaj landoj.

La katara novaĵ-agentejo raportis, ke tiutage Erdogan renkontiĝis kun katara emiro Sheikh Tamim bin Hamad Al Thani. Ili interŝanĝis opiniojn pri regiona kaj internacia situacio, precipe pri la diplomatia krizo. Ilia intertraktado tuŝis ankaŭ kiel bati terorisman financadon kaj oponi ĉiajn terorismajn kaj ekstremismajn agojn. Ili diskutis ankaŭ pri kunlaboro en nacia defendo, komerco kaj investo.

Kataro estis la lasta stacio de la tri-landa vojaĝo de Erdogan. Antaŭ tio li vizitis Saud-Arabion kaj Kuvajton.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj lunde kondamnis la atakon kontraŭ packonserva aŭtovico en la Centrafrika Respubliko, kiu mortigis marokan packonservanton kaj vundis tri aliajn tiutage.

La 15-membra konsilio kondamnis la atakon per la plej fortaj vortoj, kaj rimarkigis en deklaro, ke atakoj kontraŭ packonservantoj konsistigas militkrimojn. La deklaro alvokas la registaron de la Centafrika Respubliko rapide esplori tiun atakon kaj alporti la krimintojn al justeco.

La milita aŭtovico de la misio de UN al la Centrafrika Respubliko estis celita de kontraŭbalakaj milicanoj dimanĉe en la sudorienta regiono Bangassou. La atako okazis, kiam la marokaj packonservantoj eskortis akvajn cisternokamionojn al rivero por reprovizi la vilaĝon.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lunde forte kondamnis la Taliban-rilatan bombatakon en la afgana ĉefurbo Kabulo.

Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en gazetara konferenco, ke la intenca atako kontraŭ civiluloj konsistigas gravan malobservon de homaj rajtoj kaj internacia humanitara leĝo kaj povas konsistigi militkrimon.

Haq diris, ke la ĝenerala sekretario esprimas sian profundan simpation al la familioj de tiuj, kiuj perdis siajn vivojn, kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj. Li reasertas la solidarecon de Unuiĝintaj Nacioj kun la popolo kaj registaro de Afganio.

Lunde matene, bombaŭto trafis minibuson portantan registarajn dungitojn en okcidenta Kabulo, mortigante 24 civilulojn kaj vundante 42 aliajn. Tri veturiloj kaj 15 butikoj estis grave difektitaj en la eksplodo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin