Novaĵoj (Julio 26)

(GMT+08:00) 2017-07-26 16:22:39     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina delegito konigis kvar proponojn de prezidanto Xi Jinping pri solvado de palestina demando; Ĉinio promesis subteni sendependan eksteran politikon de Filipinoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj okazigis publikan kunvenon pri palestina demando. Liu Jieyi, ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio, konstanta delegito de Ĉinio al UN, prezidis la kunvenon. Reprezentantoj el preskaŭ 50 landoj kaj organizoj, inkluzive de la membroj de la Sekureca Konsilio, Palestino kaj Israelo, ĉeestis la kunvenon.

Liu ĉiuflanke konigis la kvar proponojn de ĉina prezidanto Xi Jinping pri solvado de la palestina demando, kaj alvokis ĉiujn rilatajn partiojn pozitive respondi kaj subteni la proponojn.

La Kvar Proponoj estas: firme antaŭenigi politikan kompromison surbaze de du-ŝtata solvo; persisti en la koncepto de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco; kunordigi plu klopodojn de la internacia komunumo kaj pliigi sinergion por repacigo; kaj ĉiuflanke efektivigi politikojn kaj antaŭenigi pacon per disvolvado.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun sia filipina paralelulo Alan Peter Cayetano marde en Manilo, dirante, ke Ĉinio subtenas sendependan eksteran politikon de Filipinoj. Li diris, ke Ĉinio volas esti sincera partnero en la nacia konstruado de Filipinoj.

Wang certigis, ke Ĉinio volas firme subteni la batalon de Filipinoj kontraŭ neleĝaj narkotaĵoj kaj terorismo kaj liveros pli da subtenoj en tiuj klopodoj. Li diris, ke Ĉinio jam liveris narkotaĵajn sondilojn al Filipinoj por helpi ĝian batalon kontraŭ neleĝaj narkotaĵoj, kaj ke pli da tiaj ekipaĵoj estos transportitaj al la lando. Li ankaŭ malkaŝis, ke Ĉinio liveros al Filipinoj urĝajn provizaĵojn kun la valoro de pli ol 3 milionoj da usonaj dolaroj por helpi la sudan filipinan urbon Marawi, kiu estis ruinigita en la batalo kontraŭ ekstremistoj.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Ĉinio subtenas la politikon de prezidento Duterte en disvolvado de amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio, opiniante, ke la politiko estas sur la ĝusta flanko de la historio kaj konformas al la interesoj de la du popoloj.

Marde en la indonezia ĉefurbo Ĝakarto okazis la 3a kunveno de la Komisiono de Kunlaboro en Interligo kaj Interlaboro de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. La du flankoj atingis komunan konsenton pri plifortigo de interligo kaj interlaboro.

Qian Keming, ĉina vicministro pri komerco, kaj Elizabeth P. Buensuceso, deĵoranta prezidanto de la komisiono, konstanta delegito de Filipinoj al la asocio, kunprezidis la kunvenon.

Dum la kunveno, reprezentantoj de Ĉinio kaj la 10 membroj de la asocio alte taksis pozitivan progreson de duflanka kunlaboro en interligo kaj interlaboro post la dua kunveno de la komisiono. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri akcelo de rilata kunlaboro kaj atingis komunan konsenton.

La Junulara Forumo de BRICS-landoj de 2017 malfermiĝis marde en Pekino por diskuti pri junulara disvolviĝo en tiuj landoj.

Kun la temo Plifortigi Partnerecon de BRICS, Akceli Junularan Disvolviĝon, la tri-taga forumo altiris 50 junulajn reprezentantojn laborantajn kiel ŝtatoficistoj, kleruloj, entreprenistoj, artistoj kaj ĵurnalistoj el BRICS-landoj.

La reprezentantoj diskutos pri junularaj politikoj, entreprenado kaj ankaŭ la rolojn de la junuloj de BRICS-landoj en tutmonda regado, kaj redaktos agadplanon pri la forumo.

La kvin BRICS-landoj, Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, unue elpensis la ideon de starigo de dialoga mekanismo por junuloj de tiuj landoj en 2014 dum la pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko.

En la lastaj tri jaroj, la forumoj akiris atingojn en diversaj kampoj, kiel ekzemple junularaj politikoj kaj dungado per dialogo.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj marde adoptis la leĝprojekton pri enkonduko de sankcioj kontraŭ Rusio, Irano kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Tiutage en la Ĉambro de Reprezentantoj, la leĝprojekto estis adoptita per 419 voĉoj kontraŭ 3. Laŭ la leĝprojekto Usono aldonos ekonomiajn sankciojn kontraŭ koncernaj rusaj individuoj kaj entoj pro la interveno de Rusio en usonan prezidentecan elekton en 2016 kaj la ukraina krizo. Krome, Usono enkondukos sankciojn kontraŭ Irano kaj Nord-Koreio pro iliaj planoj pri balistaj misiloj.

La Prepara Gvidgrupo de la Eŭropa Parlamento pri la Eliro de Britio el la Eŭropa Unio marde renkontiĝis kun Michel Barnier, ĉefreprezentanto de la EU por intertraktado kun Britio, kaj publikigis deklaron pri la dua intertraktado kun Britio, emfazante, ke protekti civilajn rajtojn de la unio estas la kerna demando.

La Prepara Gvidgrupo publikigis la deklaron en la nomo de Guy Verhofstadt, ĉefreprezentanto por la intertraktado kun Britio, eksa ĉefministro de Belgio. La deklaro diris, ke la dua intertraktado, kiu okazis en la lasta semajno, eniris en la esencan periodon, kaj la du flankoj esploris gravajn demandojn kaj montris la demandojn, kiuj devas esti klarigitaj.

La Eŭropa Parlamento opiniis, ke atingi gravan progreson en diskuto pri civilaj rajtoj kaj interesoj, pago por la eliro kaj aranĝoj pri la landlimoj de Nord-Irlando estas antaŭkondiĉo por plua intertraktado pri tute novaj rilatoj inter la EU kaj Britio.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lunde forte kondamnis la teroristan atakon en Lahoro de Pakistano, kaj postulis alporti tiujn respondecajn pri la atako al justeco.

Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke Guterres esprimas sian kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj deziras kompletan resaniĝon al la vunditoj. Haq diris, ke la ĝenerala sekretario subtenas la klopodojn de la pakistana registaro por batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo kun plena respekto al internaciaj homrajtaj normoj kaj obligacioj.

Almenaŭ 26 homoj estis mortigitaj kaj 49 aliaj vunditaj en suicida bombatako en la urbocentro de la pakistana orienta urbo Lahoro lunde posttagmeze.

Khawaja Salman Rafique, prisana ministro de la provinco Panĝabo en la orienta parto de la lando, diris, ke 26 homoj, inkluzive de naŭ policanoj, perdis siajn vivojn pro la eksplodo, kaj 49 aliaj estas kuracataj en tri malsamaj hospitaloj en la urbo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin