Ĉina delegito konigis kvar proponojn de Xi Jinping pri solvado de palestina demando

(GMT+08:00) 2017-07-26 12:58:32     Redaktoro:Shanshan

Marde la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj okazigis publikan kunvenon pri palestina demando. Liu Jieyi, ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio, konstanta delegito de Ĉinio al la UN, prezidis la kunvenon. Reprezentantoj el preskaŭ 50 landoj kaj organizoj, inkluzive de la membroj de la Sekureca Konsilio, Palestino kaj Israelo, ĉeestis la kunvenon.

Liu ĉiuflanke konigis la kvar proponojn de ĉina prezidanto Xi Jinping pri solvado de la palestina demando, kaj alvokis ĉiujn rilatajn partiojn pozitive respondi kaj subteni la proponojn.

La Kvar Proponoj estas: firme antaŭenigi politikan kompromison surbaze de du-ŝtata solvo; persisti en la koncepto de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco; kunordigi plu klopodojn de la internacia komunumo kaj pliigi sinergion por repacigo; kaj ĉiuflanke efektivigi politikojn kaj antaŭenigi pacon per disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin