Usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ Rusio, Irano kaj KDPR

(GMT+08:00) 2017-07-26 12:59:19     Redaktoro:Shanshan

La usona Ĉambro de Reprezentantoj marde adoptis la leĝprojekton pri enkonduko de sankcioj kontraŭ Rusio, Irano kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Tiutage en la Ĉambro de Reprezentantoj, la leĝprojekto estis adoptita per 419 voĉoj kontraŭ 3. Laŭ la leĝprojekto Usono aldonos ekonomiajn sankciojn kontraŭ koncernaj rusaj individuoj kaj entoj pro la interveno de Rusio en usonan prezidentecan elekton en 2016 kaj la ukraina krizo. Krome, Usono enkondukos sankciojn kontraŭ Irano kaj Nord-Koreio pro iliaj planoj pri balistaj misiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin