Ĉefo de UN kondamnas teroristan atakon en Lahoro, Pakistano

(GMT+08:00) 2017-07-26 13:53:04     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lunde forte kondamnis la teroristan atakon en Lahoro de Pakistano, kaj postulis alporti tiujn respondecajn pri la atako al justeco.

Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke Guterres esprimas sian kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj deziras kompletan resaniĝon al la vunditoj. Haq diris, ke la ĝenerala sekretario subtenas la klopodojn de la pakistana registaro por batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo kun plena respekto al internaciaj homrajtaj normoj kaj obligacioj.

Almenaŭ 26 homoj estis mortigitaj kaj 49 aliaj vunditaj en suicida bombatako en la urbocentro de la pakistana orienta urbo Lahoro lunde posttagmeze.

Khawaja Salman Rafique, prisana ministro de la provinco Panĝabo en la orienta parto de la lando, diris, ke 26 homoj, inkluzive de naŭ policanoj, perdis siajn vivojn pro la eksplodo, kaj 49 aliaj estas kuracataj en tri malsamaj hospitaloj en la urbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin