Laŭ agadplano publikigita de la Ŝtata Konsilio en merkredo, la reformo celas ŝtatajn entreprenojn direktitajn de la centra registaro, ekskluzive de financaj kaj kulturaj entoj.
La nova sistemo apartigos registaron el komercaj aferoj per restrukturado de ŝtataj entreprenoj en limigitajn kompaniojn aŭ korporaciojn.
Por centraj ŝtataj entreprenoj, kiuj fariĝos tute ŝtat-financitaj entreprenoj, registritaj aktivoj estos kalkulitaj laŭ la neta aktivovaloro de la antaŭa jaro.
Tiuj, kiuj fariĝos entreprenoj kun diversaj akciaj strukturoj, estos ekzamenitaj laŭ specifaj proceduroj, inkluzive de kontrolado kaj taksado de aktivoj kaj financa kontkontrolo.