Almenaŭ 26 afganaj soldatoj mortigitaj en atako kontraŭ militbazo

(GMT+08:00) 2017-07-26 18:51:09     Redaktoro:Yu

La afgana Ministerio de Defendo diris merkrede, ke almenaŭ 26 soldatoj estis mortigitaj kaj 13 aliaj vunditaj marde en atako lanĉita de Talibano kontraŭ militbazo en la suda provinco Kandahar.

Proparolanto de la loka polico diris, ke membroj de la grupo Talibano estis repuŝitaj merkrede frumatene, kaj jam komenciĝis enketo pri la atako. Poste Talibano deklaris sian respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin