Internacia Kongresa Universitato

(GMT+08:00) 2017-07-26 16:07:21     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe okazis la inaŭguro de la 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en la plena salono Lapenna. Malferme parolis Mark Fettes, prezidanto de UEA, kiu emfazis la gravan rolon de IKU kiel elstara kaj prestiĝa scienca programo dum la UK, kaj dankis al la IKU-komisiono kaj al ĝia multjara sekretario prof. A. Wandel, ankaŭ redaktoro de la IKU-libro, kiu chi-jare estas la plej ampleksa iam (190 p) kaj unuafoje aperas libroforme en aparte altnivela formato. Ĝi estas aĉetebla en la Libroservo por nur 30 mil KRW aŭ 24 euroj.

Sekvis konciza historia trarigardo de IKU, far A.Wandel, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Li memorigis ke la unua IKU okazis en 1925 kaj ĝis 1981 nomiĝis Internacia Somera Universitato. Dum la unua UK en Seulo, en 1994, okazis kadre de IKU modesta kunveno de AIS, kunordigita de H.Frank (fondinto kaj unua prezidanto de AIS) kaj A. Wandel (tiam la UEA-respondeculo pri scienca agado). El tiu ĝermo naskiĝis la komunaj IKU-AIS sesioj, kiuj regule okazas ekde 1995.

La IKU-rektoro, prof. BAK Giwan, invitis la prelegantojn de la 70-a IKU-sesio mallonge prezenti siajn prelegojn. La kvar unuaj IKU-prelegoj samtempe enkondukas 4 AIS kursojn kun po du daŭrigaj prelegoj. Fine de ĉiu kurso okazos facila ekzameneto por la partoprenantoj, kiuj ŝatus ricevi AIS-ateston. La atestoj estos disdonotaj publike, dum la Scienca Forumo en vendredo (Selten 11h15).

Sekve okazis la unua IKU-AIS prelego, pri interkultura kompetenteco, de d-rino Cecily Lee kaj prof. Duncan Charters. D-rino Lee klarigis la elementojn de la nova koncepto de Interkultura kompreniĝo (IKK), kiu konsistas el tri partoj: kogna - konoj kaj scioj, afekcia - emoj kaj sintenoj, kaj konduta - kapabloj kaj lertoj. En la lasta parto de la prelego prof. Charters demonstris, per ĉarmaj alegoriaj fotoj de infanoj, plurajn praktikajn konsilojn de IKK. Samtage posttagmeze okazis la dua prelego far prof. Charters, kaj la tria kun la ekzameneto okazos marde (Saturova 16h00). Dum la aŭtora duonhoro marde matene A. Wandel prezentos i.a. la IKU-libron kaj la historion de ĝia verkado kaj produktado (Saturova 10h00).

A. Wandel, KN 641

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin