Qinghai faras grandajn penojn por malriĉec-mildigo

(GMT+08:00) 2017-07-27 08:47:04     Redaktoro:Xiong


La provinco Qinghai situas en okcidenta Ĉinio kaj havas nacian, altebenaĵan kaj malriĉec-regionan trajtojn. Tie 90 procentoj da malriĉuloj vivas en regionoj kun altaj montoj aŭ sekeco. La loĝkondiĉo de tiuj regionoj estas tre malfacila kaj la industria sistemo estas simpla. Do la malriĉec-mildiga laboro estas malfacila kaj peniga.

De la longa tempo Qinghai daŭre kreas ideon kaj rimedon por malriĉec-mildigo kaj persistas uzi limigitan financon por solvi grandan problemon de la homa vivo. Ma Fengsheng, estro de malriĉec-mildiga kaj evoluiga buroo en Qinghai, diris:

"La registaro ĉiam okupiĝas pri laboro de malriĉec-mildigo. De la lastaj ses jaroj, sume reduktiĝis 1165 mil malriĉuloj. La okazkvanto de malriĉeco reduktiĝis de 37.6% en la fino de 2010 al 10.3% en la fino de 2016."

La grava afero de la malriĉec-mildiga laboro estas precizo. Dum duon-jaro, la registaro de Qinghai organizis ĉirkaŭ 10 mil homojn fari ekzaktajn donitaĵojn pri kvanto de malriĉuloj, nome en Qinghai troviĝas 520 mil malriĉuloj.

Estas granda diferenco de la malriĉec-mildiga laboro inter diversaj regionoj. Post longtempa praktikado, Qinghai havas propran efikan vojon por malriĉec-mildigo. Ma Fengsheng diris:

"Qinghai estas grava bazo de altebenaĵaj agrikulturaj kaj brutaj produktaĵoj en nia lando. Per tiuj avantaĝoj, en agrikulturaj regionoj, ni disvolvas kultivadon kun trajtoj kaj prilaboradon de agrikulturaĵoj; en paŝtaj regionoj, ni ĉefe plenumas ekologian bredadon de brutoj kaj liveras pli multe da postenoj al malriĉuloj."

Sur la vojo de malriĉec-mildigo estas multaj malfacilaĵoj. Tamen pri la celo, nome realigi tutan malriĉec-mildigon en 2020, estro Ma Fengsheng havas grandan konfidon. Ma Fengsheng diris:

"Danke al klopodoj en la laboroj de malriĉec-mildigo, altiĝis la enspezo, pliboniĝis loĝkondiĉo, kaj perfektiĝis publika servado kaj socia garantio en malriĉaj regionoj. Precipe la ideo 'uzi limigitan financon, solvi grandan problemon de la homa vivo' faras firman bazon por la malriĉec-mildiga laboro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin