Novaĵoj (Julio 27)

(GMT+08:00) 2017-07-27 17:10:35     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio okazigis la 13an Interkonsiliĝon pri Strategia Sekureco; UN kondamnas atakon kontraŭ blukaskuloj en la Centrafrika Respubliko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi komunikadon kaj kunordigon, kiam la du flankoj okazigis la 13an konsiliĝon pri strategia sekureco en Pekino merkrede.

La konsiliĝo estis kunprezidita de ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio Nikolai Patrushev.

Yang aklamis la tendencon de forta disvolviĝo de duflankaj rilatoj kiel la plej bonaj en la historio, kaj vokis la du flankojn plifortigi strategian reciprokan konfidon kaj kunordigon, antaŭenigi kunlaboron en sekureco kaj fortigi reciprokan subtenon pri demandoj rilataj al kernaj interesoj.

Dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio en la komenco de tiu ĉi monato, Xi kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin subskribis komunan deklaron pri profundigo de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo.

Yang diris, ke la du flankoj devas efektivigi la gravan interkonsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plialtigi duflankajn rilatojn kaj defendi siajn komunajn sekurecajn interesojn.

Patrushev diris, ke antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo estas prioritato en la rusa diplomatio, kaj Rusio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en strategia sekureco kaj striktigi kunordigon en internaciaj aferoj.

La du flankoj ankaŭ konsentis fortigi kunordigon por sukcesigo de la sepa kunveno de altrangaj reprezentantoj de BRICS-landoj pri sekureca demando, kiu okazos en Pekino de ĵaŭdo al vendredo.

Ĉinio liveros al Irako humanitarajn helpojn, laŭ memorando de kompreno subskribita merkrede en Bagdado.

Ĉina ambasadoro Chen Weiqing kaj iraka ministro pri internaj aferoj Qasim al-Araji ĉeestis la ceremonion de subskribo de la memorando de kompreno pri ekonomia kaj teknika kunlaboro inter la du landoj.

La helpoj de Ĉinio estos uzataj por efektivigo de humanitaraj projektoj en Irako.

Chen gratulis la irakan registaron pro la venko en la batalo kontraŭ terorismo. Li diris, ke la ĉina registaro instigas ĉinajn firmaojn partopreni en la iraka postmilita rekonstruado.

Qasim al-Araji laŭdis la bonajn duflankajn rilatojn kaj diris, ke Irako aprecas la subtenon de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Granda parto de la teritorio en norda kaj okcidenta Irako, inkluzive de la dua plej granda urbo Mosulo, estis sub la regado de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ekde 2014. La 17an de oktobro, 2016, la iraka armeo lanĉis gravan ofensivon por repreni Mosulon. Ĉefministro Haider al-Abadi formale deklaris la liberiĝon de Mosulo en la 10a de julio de la kuranta jaro.

Ĉefaj ŝtataj entreprenoj de Ĉinio finos reformon de korporacia sistemo antaŭ la fino de 2017.

Laŭ agadplano publikigita de la Ŝtata Konsilio en merkredo, la reformo celas ŝtatajn entreprenojn direktitajn de la centra registaro, ekskluzive de financaj kaj kulturaj entoj. La nova sistemo apartigos registaron el komercaj aferoj per restrukturado de ŝtataj entreprenoj en limigitajn kompaniojn aŭ korporaciojn.

Por centraj ŝtataj entreprenoj, kiuj fariĝos tute ŝtat-financitaj entreprenoj, registritaj aktivoj estos kalkulitaj laŭ la neta aktivovaloro de la antaŭa jaro. Tiuj, kiuj fariĝos entreprenoj kun diversaj akciaj strukturoj, estos ekzamenitaj laŭ specifaj proceduroj, inkluzive de kontrolado kaj taksado de aktivoj kaj financa kontkontrolo.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede kondamnis la mortigon de du blukaskuloj de la packonserva misio de UN en la Centafrika Respubliko en la sudorienta urbo Bangassou de la lando.

Laŭ UN, marde, du marokaj packonservantoj estis mortigitaj kaj unu alia vundita en atako de la suspektataj kontraŭ-Balakaj elementoj. Murdo okazis je du tagoj post la atako, kiu kaŭzis la morton de alia maroka packonservanto en Bangassou dimanĉe.

En deklaro, Guterres diris, ke li estas profunde maltrankvila pri la batalo en la sudoriento de la Centrafrika Respubliko, pliigita interetna streĉeco kaj klopodoj de rabistoj por malhelpo al la stabiliga procezo en la lando.

La deklaro diris, ke la nuna situacio, se ĝi daŭros, subfosos la malfacile akiritan atingon en klopodo por daŭra paco.

Ankaŭ la Sekureca Konsilio de UN kondamnis per plej fortaj vortoj la atakon kontraŭ la packonserva misio de UN. En unuanima deklaro, la 15-landa konsilio urĝis la centrafrikajn aŭtoritatojn enketi pri tiu ĉi kazo kaj ĉiuj antaŭaj okazaĵoj senprokraste kaj alporti la krimintojn al justeco.

La usona Departemento de Financo merkrede enkondukis sankciojn kontraŭ 13 nunaj aŭ eksaj altrangaj oficialuloj de la venezuela registaro meze de politika tumulto en la sud-amerika lando.

La Departemento de Financo diris en deklaro, ke tiuj oficialuloj estis metitaj en nigran liston pro sia ligiteco kun la elekto de la debatinda Nacia Konstitucia Asembleo kaj la senbrida perforto de ilia registaro kontraŭ opoziciaj protestantoj kaj korupto de la registaro.

Laŭ la rimedoj de sankcio, ĉiuj aktivoj de ĉi tiuj individuoj sub la jurisdikcio de Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun ili.

En la lasta semajno, prezidento Donald Trump minacis, ke Usono aplikos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ la venezuela registaro, se ĝi okazigos la elekton de la Nacia Konstitucia Asembleo.

La brita registaro anoncis merkrede, ke novaj aŭtoj, kiuj uzas benzinon aŭ dizeloleon kiel fuelon, estos malpermesitaj en Britio ekde 2040. Tiam en la merkato estos vendataj nur elektraj kaj aliaj novenergiaj mediamikaj aŭtoj.

Plano tiutage publikigita de la brita Departemento pri Aferoj de Medio, Nutraĵo kaj Kamparo diris, ke la registaro certigos, ke sur vojoj estos neniu benzina aŭ dizelolea aŭto ekde 2050, kaj tio signifas, ke la registaro malpermesos la vendon de benzinaj kaj dizeloleaj aŭtoj ekde 2040.

La plano diris ankaŭ, ke lokaj registaroj devas lanĉi konkretajn rimedojn, ekzemple reekipi busojn, plibonigi vojaranĝojn kaj kolekti imposton de poluado, por plibonigi aeron en grave poluitaj regionoj.

Registara proparolanto diris, ke planita investo por traktado de voja poluado kalkuliĝas al preskaŭ 3 miliardoj da sterlingaj pundoj.

Marde nokte apud la urbo Bormes-les-Mimosas de la provinco le Var en sudorienta Francio okazis arbara fajrego. Pro alta temperaturo kaj forta vento, merkrede tagmeze la fajrego ankoraŭ disvastiĝis kaj 10 mil homoj evakuis siajn hejmojn. Estas ankoraŭ neniu raporto pri vunditoj kaj mortintoj.

Vsevolod Kovalchuk, plenuma direktoro de la ukraina Nacia Energi-Kompanio, konfirmis merkrede, ke la kompanio jam oficiale haltigis la elektroprovizon al la Donecka Popola Respubliko, kies fondiĝon deklaris ribeluloj en orienta Ukrainio. Kovalchuk konfirmis la novaĵon en sia konto ĉe la socia komunikilo Facebook, tamen li ne malkaŝis la kialon de la decido.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin