Novaĵoj (Julio 28)

(GMT+08:00) 2017-07-28 17:27:24     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi alvokis strebi por granda venko de socialismo kun ĉinaj trajtoj; ĉefo de UN bonvenigas mildigon de krizo en la Malnova Urbo de Jerusalemo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping diris en la malferma kunveno de altnivela seminario antaŭ la 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ), ke Ĉinio devas strebi por la granda venko de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la seminario kun la ĉeesto de provincaj kaj ministraj oficialuloj, kiu okazis de merkredo al ĵaŭdo.

Xi diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj estas la temo de la teorioj kaj praktikoj de la tuta partio ekde la reformo kaj malfermo antaŭ kvardek jaroj, kaj la KPĈ devas alte levi la standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Xi alvokis por pli firma fido al la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de socialismo kun ĉinaj trajtoj por certigi, ke la KPĈ kaj lando antaŭeniru en la ĝusta direkto. Li instigis membrojn de la partio proponi novajn pensojn, strategiojn kaj rimedojn surbaze de la stadioj kaj trajtoj de la disvolviĝo de Ĉinio kaj ankaŭ la popola deziro pri pli bona vivo.

Por fini konstruadon de modere prospera socio, realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo, Xi vokis la tutan landon fari kontinuajn klopodojn, adopti ĝeneralan pensmanieron por antaŭenigi ekonomian, politikan, kulturan, socian kaj ekologian progreson kaj akceli kunordigitan disvolvadon de la "Kvar Plenampleksecoj".

La Kvar Plenampleksecoj aludas kompletan kvaropan strategion, kiu celas plenamplekse finkonstrui modere prosperan socion, profundigi reformon, antaŭenigi jurŝtatan konstruon kaj fortigi striktan regadon de la Partio.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontis Margaret Chan, kiu emeritiĝis de la posteno de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano en junio.

Li aplaŭdis ŝian laboron en la Monda Organizo pri Sano, dirante, ke Chan sin dediĉis al konservado de tutmonda sansekureco kaj pritraktis gravajn okazaĵojn de publika sano, kiel ekzemple la epidemion Ebola. Li diris, ke ŝi antaŭenigis disvolvadon de sanzorga sistemo en membroj de la Monda Organizo pri Sano, precipe en evolulandoj kaj ankaŭ donis konsilon kaj subtenon al la ĉina medicina reformo. Ĉinio faris grandajn klopodojn por trakti sanzorgan reformon kaj provis liveri al ĉiuj siaj civitanoj la servon de baza sanzorgo. Li diris, ke Ĉinio starigis la plej grandan reton de baza sanzorgo en la mondo, kovrante 98% de la ĉina loĝantaro, aŭ pli ol 1 300 milionojn da homoj, kaj la sukcesaj praktikoj estas disvastigitaj. Ĉinio volas plibonigi interŝanĝojn kun la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj internaciaj partneroj por efektivigi la Tagordon de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Chan dankis la ĉinan registaron pro la longtempa subteno al la laboro de la organizo kaj diris, ke la sanzorga reformo de Ĉinio liveras bonajn referencojn al multaj landoj. Ŝi aldonis, ke ŝi uzos sian kompetentecon por kontribui plu al la sanzorga reformo de Ĉinio kaj internaciaj interŝanĝoj en tiu ĉi kampo.

Altranga oficialulo el la plej alta ekonomia politikfara oficejo de Ĉinio diris ĵaŭde, ke la ĉina ekonomio havas brilajn perspektivojn kaj ne falos en la kaptilon de meznivela enspezo.

Yang Weimin, vicestro de la Oficejo de la Centra Gvidgrupo pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke pozitivaj ŝanĝiĝoj okazas en la ekonomia disvolvado de Ĉinio, kaj la ekonomia fundamento estas bona.

Yang diris, ke en la unua duono de 2017, la ĉina ekonomio stabile funkciis, kun pliboniĝo de la kvalito kaj efikeco de la kresko, kaj progresis alĝustigo de la ekonomia strukturo. Konsumo, investo kaj eksporto kreskis pli ekvilibre, kun 63,4% da kontribuo el konsumado al la kresko de la malneta enlanda produkto en la unua duono de la kuranta jaro. Yang ankaŭ citis aliajn pozitivajn signojn, inkluzive de relative rapida kresko de la sektoro de servoj kaj struktura plibonigo en la industria sektoro.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres ĵaŭde bonvenigis la novaĵon, ke la krizo en la Malnova Urbo de Jerusalemo mildiĝis kaj la sanktejo revenis al la stato antaŭ la 14a de julio.

En deklaro, lia vicproparolanto Farhan Haq diris, ke la ĝenerala sekretario atendas, ke la dialogo daŭros kaj kontribuos al la kreo de atmosfero de konfido inter la komunumoj. Haq aldonis, ke la ĝenerala sekretario komunikiĝos plu kun ĉiuj koncernaj partioj.

Pli frue en tiu tago, Guterres alvokis por trankvilo en la Malnova Urbo de Jerusalemo, dirante, ke ekzistas latenta risko de eskalado de perforto.

En deklaro, Guterres avertis ĉiujn politikajn, religiajn kaj komunumajn gvidantojn sin deteni de provokaj agoj kaj paroloj.

Vizitanta rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde en Finnlando, ke la usona enketo pri la tiel nomata rusa influo sur usona prezidenteca elekto malutilas al la duflankaj rilatoj.

Putin faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun finna prezidento Sauli Niinisto. Li diris, ke Usono enketis pri tio por pritrakti enlandajn demandojn, tamen ĝi fordonis la duflankajn rilatojn. Li aldonis, ke al la enketo mankas ampleksa esploro de la situacio, tial ĝi estas ne vera enketo, sed ago por troigi emocion kontraŭ Rusio. Li asertis, ke Rusio havas neniun rilaton kun la usona prezidenteca elekto kaj ne volas pritaksi agojn de usona prezidento.

Putin diris ankaŭ, ke lastatempe la usona Kongreso adoptis leĝprojekton pri novaj sankcioj kontraŭ Rusio, kio celas trudi usonajn leĝojn al alia lando, kaj la rusa flanko decidos kontraŭrimedojn laŭ la sankcioj.

La usona Senato ĵaŭde aprobis per frakase grandega plimulto leĝprojekton, kiu subtenas apliki pli fortajn sankciojn kontraŭ Rusio, Irano kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko, je du tagoj post kiam la leĝprojekto estis aprobita de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

La leĝprojekto, aprobita per voĉdono de 98 kontraŭ 2, ankaŭ donos al la Kongreso potencon bloki prezidenton Donald Trump en unuflanka nuligo de sankcioj kontraŭ Rusio. Ĝi nun estos sendita al la Blanka Domo por subskribo de Trump.

Tiu leĝprojekto estis aprobita en la kongreso malgraŭ tio, ke oficialuloj de la registaro de Trump vokis la leĝdonantojn doni flekseblecon al la Blanka Domo en pritrakto de Rusio.

Ĝis nun estas ankoraŭ nekonate, ĉu Trump vetoos aŭ subskribos la leĝprojekton.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin