Xi: Pli strikta kunlaboro de BRICS helpas starigi novtipajn internaciajn rilatojn

(GMT+08:00) 2017-07-28 19:04:33     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke plifortigi kunlaboron de la mekanismo BRICS ne nur protektas kaj grandigas la interesojn de BRICS-landoj, sed ankaŭ helpas esplori manierojn por konstrui novan tipon de internaciaj rilatoj.

Xi faris la rimarkojn en rekontiĝo kun sekretario de la rusa Sekureca Konsilio Nikolai Patrushev, sudafrika ministro pri ŝtata sekureco David Mahlobo, hinda konsilisto pri nacia sekureco Ajit Doval kaj brazila ministro pri institucia sekureco Sergio Etchegoyen, kiuj estis en Pekino por ĉeesti la sepan kunvenon de altrangaj reprezentantoj de BRICS-landoj pri sekurecaj demandoj.

Xi gratulis la du-tagan kunvenon pro ĝia sukceso, dirante, ke ĝi faris gravajn preparojn por la venonta pintkunveno de BRICS-landoj en la ĉina sudorienta marborda urbo Xiamen en septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin