Tibetmedicina lernejo Dajilizhong

(GMT+08:00) 2017-08-01 08:46:20     Redaktoro:Selena

raportisto kun instruisto kaj lernantoj

En Golog-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco, sur Qinghai-Tibeta Ebenaĵo, troviĝas profesia tibet-medicina lernejo Dajilizhong, kiu estis establita de fama tibetmedicina fakulo Zezhen Dari Jie. La lernejo kreis kondiĉojn por ebligi al handikapuloj kaj junuloj el familioj kun mizera enspezo ricevi instruadon de scioj kaj lertecoj de la tradicia tibeta medicino. Subtenate de la centra kaj loka registaroj, miloj da junuloj en la tibetregiono estis senpage edukitaj.

"Hodiaŭ ni plukis multajn kuracajn herbojn, inkluzive de neĝlotuso. La neĝlotuso havas grandan medicinan valoron, ekzemple en forigo de humideco entenata en homa korpo kaj en fortigo de reno."

Song Maocuo sin vivtenas tre malfacile. Ŝi havas kvar gefratojn, kiuj estas monsubtenataj per malgranda enspezo de siaj patro kaj pli aĝa frato. En 2014 ŝi venis al la lernejo de sia hejmloko kaj baldaŭ diplomiĝis post unu jaro.

Meze de 500 tibetaj lernantoj, 90% estas handikapuloj kaj junuloj el familioj kun malgranda enspezo. Ili havas lecionojn de bazaj scioj, inkluzive de la lingvoj ĉina, tibeta, angla kaj matematiko, kaj ankaŭ havas profesiajn lecionojn pri tibeta medicino, tibeta farmacio kaj flegado, cetere ĉiuj lernantoj ricevis senpagan instruadon kaj monhelpon por ĉiutaga vivo.

Guan Quejia estas lernanto en la dua studjaro. De infanaĝe li interesiĝis pri la tibeta medicino kaj farmacio. Informiĝinte, ke la lernejo donas senpagan instruadon, li tuj venis.

"Palpi la pulson kaj fari klinikan diagnozon estas necesaj profesiaj lertecoj por kuracisto. Nun mi akiris sciojn pri tio kaj tre volas bone ellerni ilin. En la lernejo, instruistoj zorgas pri niaj lernado kaj vivo, kaj mi pasigas tre ĝojan tempon ĉi tie."

Jiayang Jiacuo estas unu el 17 instruistoj, kiu instruas la Kvar Tibetmedicinajn Kodojn kaj distingo de medikamentaj materialoj.

"Tibetmedicino estas tradicia scienco pri sano, kiu altiras al si atenton de pli kaj pli multaj homoj. La aŭtoritatoj donas grandan subtenon al ĝia disvolviĝo. En nia lernejo, ĉiuj lernantoj devas sisteme lerni farmakologion kaj patologion por ke ili kvalifikiĝu kiel tibetmedicinaj kuracistoj."

En la pasintaj 15 jaroj, la lernejo trejnis pli ol 1 400 studentojn, inkluzive de 750 handikapuloj kaj junuloj el malriĉaj familioj.

Suo Nancuo, 30-jara, diplomiĝis en 2008 kaj nun servas kiel farmaciisto de la lernejo. Ŝi tre dankas la lernejon pro ĝia instruado.

"Nun mi servas kiel farmaciisto kaj ĉefe respondecas sciigi al pacientoj kiel preni medikamentojn. Mia salajro estas 2600 juanoj por monato, kiu estas sufiĉa por mi mem, mi ankaŭ povas sendi iom por familianoj. Ili pensis, ke mi elektas la ĝustan vojon."

Laŭ konigo de vicestro de la lernejo Guo Yangxiong, post 15-jara disvolvado, la lernejo ĝuas tre altan reputacion en la tibeta regiono pro ĝiaj nivelo de edukado kaj bonaj bazaj ekipaĵoj. Post trijara studado, lernantoj kvalifikiĝas kiel tibetmedicinaj kuracistoj kaj revenas al hejmloko por servi al tieaj homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin