La eksprestrajno Rongou faciligas ĉiutagan vivon

(GMT+08:00) 2017-07-31 15:09:10     Redaktoro:Xiong

Ekzistas la porsperta vendejo Rongouhui en la distrikto Qingbaijiang, la urbo Chengdu, la provinco Sichuan. Oni venas ĉi tien kvazaŭ en superbazaron eŭropan, ĉi tien, kie plenas de artikloj devenintaj el Eŭropo. Shi Min estas estro de tiu ĉi vendejo. Li laboras ĉi tie jam de la komenco de ĝia ekzisto. Li informis pri la stato de la vendejo:

"Tiu ĉi vendejo Rongouhui oficiale komencis sian iradon en la 8a de novembro 2016. La varoj ĉiuj estas alportitaj per la eksprestrajno Rongou (Chendu-Eŭropo), kaj ili estas nutraĵoj, vinoj kaj haŭtkremoj ĉefe el Francio, Italio, Germanio kaj aliaj. Ĉe ni ĉiuj artikloj havas plenan certecon pri la kvalito, kaj la prezo estas multe pli malalta ol tiu de aliaj lokoj."

La porsperta vendejo Rongouhui situas ene de la alekstera komerca zono de la Internacia Fervoja Haveno en Chengdu, kaj la areo kovras 640 kvadratajn metrojn. Ĉiuj komercaĵoj alportitaj per la eksprestrajno Rongou ĉi tie eksponiĝas kaj vendiĝas. En tiu ĉi loko ordinaraj civitanoj povas plej rekte ĝui la faciligon de ĉiutaga vivo alportitan de la eksprestrajno.

Aprile de 2013 la unua trajno Rongou oficiale ekveturis de la kontenercentra stacio en la distrikto Qingbaijiang de Chengdu. Nun la eksprestrajno Rongou estas trajno plej ofta, plej rapida kaj plej ekonomia inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj pro tio ĝi fariĝas la plej grava aorto de loĝistiko kaj ekonomio sur la azi-eŭropa kontinenta ponto. Pri tio Wang Guifei, mezgrada oficisto de la administra komitato de Chengdu'a Fervoja Haveno, konigis:

"La eksprestrajno Rongou oficiale ekfunkciis aprile de 2013. Ĝi ekiris de la centra stacio de Qingbaijiang, tra Baoji, Lanzhou, kaj ĉe la pasejo de Alashan en Xinjing transpasis la limon, poste tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, kaj fine atingis la cellokon Lodz en Pollando. La tuta longo estas 9 826 kilometroj, kaj la tempo de veturado estas 10 tagoj. La varoj alportitaj al Lodz povas en 1 ĝis 3 tagoj esti distribuitaj al iu ajn loko en Eŭropo. Kaj krome, tiu ĉi linio ankoraŭ etendiĝas al Nurembergo en Germanio kaj al Tilburgo en Nederlando."

Wang Guifei informis, ke en 2016 la eksprestrajno sume iris kaj reiris 460-foje, la veturoj estis la plej multaj en Ĉinio kaj triono de la nombro de la veturoj sur la fervojlinio inter Ĉinio kaj Eŭropo. En 2017 la nombro de la veturoj inter Ĉinio kaj Eŭropo laŭtakse estos 1 000.

Danke al la rapida disvolviĝado de la lastaj jaroj la eksprestrajno Rongou donas al ĉinaj kaj eŭropaj entreprenoj pli kaj pli facilajn solvojn pri loĝistiko. Intertempe la ekspreslinio Rongou formas grandan kanalon kaj malferman vojon, kiuj kuntrenas drastan kreskadon de eksporto kaj ardan transigon de produktivo. Kaj pro la eksprestrajno Rongou loĝistiko, komerco kaj produkto, kiel integriĝo, formis ekosistemon inter si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin