Teo kaj Amo en 102a UK, Seulo, Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2017-08-01 16:45:52     Redaktoro:Ĝoja

Posttagmeze (15:00 – 17:00) okazis programo Teo kaj Amo en la 102a UK en Seulo, Sud-Koreio. Al la programo ĉeestis pli ol 150 kongresanoj el Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio.


Sepa kaj Asorti, litova muzikgrupo komencis la programon per muziko.

Komenciĝis la programo en belaj muzikoj ludataj de la fama litova muzikgrupo Sepa kaj Asorti. Sekve Arko (s-ino Gong Xiaofeng el Ĉinio) prezidis poemvoĉlegadon por Zamenhof-Jaro.


S-rino Neĝeta (Shi Xueqin) el Ĉinio kaj s-ro Rubeno el Katalunio prezentas Poemon LA VOJO de L.L.ZAMENHOF.


S-ino Arko el Ĉinio kaj s-ro Yamasita Tosihiro (Belmonto) el Japanio voĉlegas poemon La homo kaj la sezonoj, la poemon en prozo de Julio Baghy.


S-ro Rafael Zerbetto el Brazilo voĉlegas Arto de la vivo en paroj, la poemon de Zbigniew Galor, Pollando.


Fraŭlino el Ĉinio, s-ron Kirill Noviĉenko el Rusio (maldekstre), s-ro el Sud-Koreio kaj Usui Hiroyoki el Japanio (maldekstre la dua) kune voĉlegi la himon La Espero en nacia lingvo.

Farintoj, kies filmetoj gajnis la 9 profesiajn premiojn aŭ la 3 specialajn premiojn, ricevis invitilojn al Ĉinio por partopreni filmfestivalon "Teo kaj Amo". Farintoj de la indikitaj filmetoj por premioj aŭ gajnis la Premion de la Publiko, ricevis Teon Zamenhof, ofertatan de Pekina Esperanto-Asocio kaj ĉina teo-kompanio Haozhan, memore al la granda personeco LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF. Kaj estas menciinda, ke "Teo kaj Amo" estas ne nur la projekto de organizantoj, sed ankaŭ la kampanjo de la tuta Esperantujo. Ekz. helpis varbadon de konkursaĵoj Seula Esperanto-Kulturcentro, Brazila Esperanto-Ligo, Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj aliaj organizoj, partoprenis konkurson ĉina Tianjin-a Esperanto-Asocio, Indonezia Esperanto-Asocio, Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, svisa Laŭzana Esperanto-societo, Moskva Esperanto-Asocio MASI ktp. Prezentis filmetojn Pekina Esperanto-Asocio (Organizo) jam en ĉinaj urboj Hangzhou、Tianjin、Qingdao、Jiangyuan kaj nun en Seulo. Ankaŭ tra la mondo viglas volontuloj, titolitaj "te-amo-anoj", ili varbas konkursaĵojn, partoprenas konkurksojn, helpas en tradukado, filmado, muntado, aldonado de tekstoj kaj aliaj, kiel senditoj reklamas nian agadon al la publiko.

Estraranoj de UEA s-ro Lee Jungkee kaj s-ino Maria Rosari Spanò ĉeestis la programon kaj donis invitilojn al premiitoj kaj senditoj al oktobra filmestivalo Teo kaj Amo kaj donis Teon Zamenhof kiel premion al sukcesintoj. Filmeto: Rezulto de la dua Teo kaj Amo

Sendito de Teo kaj Amo Olga Shiliaeva, rusa esperantisto, partoprenis du konkursojn "Teo kaj Amo", reklamis konkurson al la rusa publiko, inter 79 konkursaĵoj de la dua konkurso 24 esteas rusaj, tradukis 23 filmetojn de rusa lingvo al Esperanto, prelegis kaj verkis artikolojn por Teo kaj Amo;

Senditoj de Teo kaj Amo Pavol Kaščák, slovaka esperantisto, Rostislav Čubok, ĉeĥa esperantisto, partoprenis du konkursojn, reklamis Teo kaj Amo per prelegoj, fotoekspozicioj ktp., ankaŭ aranĝis programojn de ĉina karavano "Teo kaj Amo" en Ĉeĥio kaj Slovakio dum la Nitra UK, muntis kaj aldonis subtekstojn por 21 konkursaĵoj de la dua konkurso. La mirinda laboro estas, ke septembre en urba biblioteko ili komencos kursojn kunlabore kun la urbodomo de Nový Jičín.

Senditoj de Teo kaj Amo Sepa kaj Asorti el Litovio, partoprenis du konkursojn, verkis la teman kanton de la konkurso "Teo kaj Amo, la kolor' de la mondo", nun la kanto popularas, lastjare aranĝis abundajn kulturajn programojn de ĉina karavano "Teo kaj Amo" en Litovio kaj bone reklamis nian lingvon per filmeto kaj per muziko al la litova publiko. Filmeto: Teo kaj Amo, pli ol konkurso


Estraranoj de UEA s-ro Lee Jungkee kaj s-ino Maria Rosari Spanò donis invitilojn al premiitoj, kiuj senpaga partoprenos en filmfestivalo Teo kaj Amo, oktobre. 

Estraranoj de UEA s-ro Lee Jungkee kaj s-ino Maria Rosari Spanò donis Teon Zamenhof al premiitoj. De dekstro ĝis maldekstro: Ilia Sumilfia Dewi el Indonezia Esperanto-Asocio, kies filmeto Amo, Teo kaj Familio estas Indikita filmeto por la premioj Plej bona filmo kaj la premio Plej bona scenaristo; S-ro Nan Youli, reprezentanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio, kies filmeto Teo ligas avon kaj nepon gajnis la premion de la publiko; S-ro Lee Jungkee, estrarano de UEA kaj membro de la ĵurio de Teo kaj Amo; S-ro François Randin, svisa esperantisto, kies filmeto Tetaso amas vojaĝi gaini la Premion de la publiko kaj estas la indikita filmeto por la premioj Plej bona scenaristo kaj Plej bona kameraisto; kaj kies filmeto Amika Invito gajnis la Premion de la publiko; S-ino Maria Rosari Spanò, estarano de UEA; TRAN THI HOAN (Ĝojo) el Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, kies filmeto La sekreto de amo estas Indikita filmeto por la premioj Plej bona scenaristo kaj Plej bona ĉefaktorino; S-ro Didier Loison, reprezentanto de gesinjoroj Florent Salzard kaj Chantal Beaumont el Francio, kies filmeto Magia teo estas indikita filmeto por la premioj Plej bona desegnofilmo kaj Plej bona muntisto; Sinjorino Dagmar Martinkova, reprezentanto de premiitoj Pavol Kaščák, slovaka esperantisto kaj Rostislav Čubok, ĉeĥa esperantisto, kies filmeto Patrino gajnis la Premion de la publiko kaj estas Indikita filmeto por la premioj Plej bona reĝisoro, la Plej bona ĉefaktorino kaj la Indikita Speciala Premio- Internacia kunlaboro; S-ro KOOK Keun-seop el Sud-Koreio, kies filmeto Teo, Amo kaj Sincerplena Danco estas indikita filmeto por la premioj Plej bona kameraisto kaj Plej bona originala muziko.

Estraranoj de UEA s-ro Lee Jungkee kaj s-ino Maria Rosari Spanò donis invitilojn al senditoj de Teo kaj Amo. De dekstro ĝis maldekstro: Asorti el Litovio; Lee Jungkee, Asorti el Litovio, Maria Rosari Spanò, Dagmar Martinkova, reprezentanto de Pavol Kaščák, slovaka esperantisto kaj Rostislav Čubok, ĉeĥa esperantisto, Kirill Noviĉenko, sendito de Olga Shiliaeva.

Lee Jungkee anoncis, ke okazos premidona ceremonio de Internacia Konkurso de Mallongaj Filmoj Teo kaj Am (2016 – 2017) kaj filmfestivalo Teo kaj Amo (2017) ĉinaj urboj Hangzhou kaj Huzhou de la 21a ĝis la 28a de oktobro, 2017.


Ilia Sumilfia Dewi el Indonezia Esperanto-Asocio rakontis pri farado de filmeto Amo, Teo kaj Familio.


Ĝojo kaj Nepo el VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) rakontis pri sperto de partopreno en Teo kaj Amo.


Filmprezento – Teo Ligas Avon kaj Nepon el Tianjin-a Esperanto-Asocio, Ĉinio.


Verda flago de Teo kaj Amo estis transdonata de Seulo, Sud-Koreio al Svitavy, Ĉeĥio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin