Novaĵoj (Aŭgusto 2)

(GMT+08:00) 2017-08-02 16:44:30     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Irako submetis projekton de rezolucio al la Sekureca Konsilio de la UN. Ĉinio kunlaboros kun Gambio en infrastrukturo, agrikulturo kaj turismo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde iraka ĉefministro Haider al-Abadi submetis projekton de rezolucio pri kontraŭterorismaj problemoj al la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj li alvokis la internacian komunumon ne malstreĉi la forton de batalo al la terorismo.

Samtage en gazetara konferenco en Bagdado, Abadi konfirmis la submeton de la projekto de rezolucio al la Sekureca Konsilio, kaj li alvokis ĉiujn landojn daŭre kontraŭbatali terorismajn organizojn, ekzemple la Islaman Ŝtaton.

La Helpa Misio de la Unuiĝintaj Nacioj en Irako diris marde, ke entute 239 civiluloj estis mortigitaj kaj 273 aliaj vunditaj julie en teroristaj aktivecoj, perfortoj kaj armitaj konfliktoj en Irako.

La helpa misio diris en deklaro, ke tiuj civiluloj plejparte estis mortigitaj aŭ vunditaj en la norda provinco Nineveh. La batalo inter la registara armeo kaj ekstremistoj de la Islama Ŝtato mortigis 121 civilulojn kaj vundis 112 aliajn.

Jan Kubis, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN pri Irako kondamnis la terorismajn aktivecojn de la Islama Ŝtato, kiuj alportis grandan katastrofon al la irakaj civiluloj. Li ankaŭ vokis la irakan armeon protekti plu civilulojn en venontaj operacoj por liberigo de aliaj regionoj.

Marde en Tbiliso, ĉefurbo de Kartvelio, usona vicprezidento Micheal Richard Pence diris, ke laŭ lia opinio usona-rusaj rilatoj ankoraŭ havas eblecon de plibonigo en la estonteco.

Samtage en gazetara konferenco kun kartvela ĉefministro Giorgi Kvirikashvili, Pence diris, ke Usono volas plibonigi siajn rilatojn kun Rusio, kaj la usona-rusaj rilatoj havas plibonigan eblecon.

Pence diris ankaŭ, ke Usono persistas en la principo de pacaj rimedoj kaj ankaŭ uzas siajn fortojn, kaj ĝi ankoraŭ kredas, ke konfliktoj kaj problemoj en Ukrainio, Kartvelio kaj aliaj regionoj de la mondo povas esti solvitaj per dialogoj.

Kvirikashvili diris, ke la vizito de Pence reflektas la gravecon donitan de la usona registaro al disvolvado de rilatoj kun Kartvelio. La interkonsento atingita de la du landoj pri fortigo de la kartvela defendkapablo havas gravan influon sur la stabilecon de Kartvelio kaj la regiono.

Oficialulo de la afgana okcidenta provinco Herat konfirmis marde, ke moskeo troviĝanta en Herat, ĉefurbo de la provinco estis akakita de armitaj ekstremistoj, kaj almenaŭ 29 homoj estis mortigitaj kaj 64 aliaj vunditaj.

Proparolanto de la provinca hospitalo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la atako okazis je 20a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo.

Vidinto diris al raportistoj, ke la mortintoj kaj vunditoj plejparte estas ŝijaistoj, kaj iuj estis grave vunditaj, tial la nombro de mortintoj eble pliiĝos.

Bone informita persono diris, ke unua esploro indikas, ke almenaŭ du armitaj ekstremistoj partoprenis en la atako.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de la Organizo de Islama Kunlaboro okazigis specialan kunvenon marde en Istanbulo. Komunikaĵo publikigita post la kunveno avertis Israelon ne preni neakcepteblajn rimedojn en la sanketjo de la Malnova Urbo de Jerusalemo, alie la organizo reagos.

La komunikaĵo kritikis Israelon, ke ĝi instalis metal-sondilojn kaj kameraojn ĉe la enirejo de la sanktejo kaj intencis ŝanĝi la nunan staton de la Malnova Urbo. Ĝi forte kondamnis la israelajn rimedojn de kolektiva puno, kiuj malpermesis al palestinaj islamanoj kaj kristanoj preĝi en la sanktejo, kaj avertis Israelon, ke la Organizo de Islama Kunlaboro reagos kontraŭ similaj neakcepteblaj kaj kontraŭleĝaj rimedoj.

Poste en gazetara konferenco, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu urĝis la internacian komunumon fari necesajn klopodojn por realigi longedaŭran pacon inter Palestino kaj Israelo surbaze de la du-ŝtata solvo. Ĝenerala sekretario de la Organizo de Islama Kunlaboro Yousef bin Ahmed Al-Othaimeen alvokis mobizili neregistarajn organizojn liveri helpojn al palestinanoj en Jerusalemo.

La plej granda juĝado pri la pasintjara puĉo en Turkio komenciĝis marde en Ankaro, kun 486 suspektatoj aperontaj en tribunalo.

La suspektatoj estas akuzitaj pri partopreno en la okazaĵoj ĉe la aerbazo Akinci, grava nodo per komplotantoj, kie komandoj estis donitaj al la batalaviadiloj de la tipo F-16 por ataki la turkan parlamenton, la Polica Stabejo de Specialaj Trupoj kaj la satelit-centro en la nokto de puĉo.

La ŝlosila suspektato estas Fethullah Gulen, la predikisto loĝanta en Usono, kiu estas akuzita de la turka registaro pri organizado de la sensukcesa puĉo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Gambio en infrastrukturo, agrikulturo, turismo kaj aliaj kampoj.

Wang diris, ke la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj ne nur kondukis duflankajn rilatojn al la ĝusta vojo, sed ankaŭ malfermis vastajn perspektivojn por kunlaboro.

Darboe diris, ke la registaro kaj popolo de Gambio alte aprezas la ideojn kaj iniciatojn proponitajn de ĉina gvidanto pri ĉina-afrika kunlaboro kaj alte aprezas la subtenon kaj helpon de Ĉinio al la lando. Li aldonis, ke Gambio sekvos la politikon de unu Ĉinio kaj atendas pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.

La du ministroj subskribis interkonsenton pri mekanismo de konsiliĝo inter la du ministerioj post sia intertraktado.

La Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio en Los-Anĝeleso publikigis deklaron, dirante, ke nekonata viro pafis al la konstruaĵo de la konsulejo tiutage, kaj la konsulejo jam postulis, ke la usona flanko prenu ĉiajn necesajn rimedojn por certigi sekurecon de ĝia oficejo kaj la personaro kaj konstatu detalojn de la kazo kiel eble plej rapide.

Marde matene, pli-ol-60-jara viro pafis kuglojn al la konstruaĵo de la konsulejo kaj poste sin mortigis. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke estis neniu alia mortigita aŭ vundita krom la atakanto mem.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin