Fokusoj de la Semajno (Aŭg. 04)

(GMT+08:00) 2017-08-04 15:52:34     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La ĉina armeo dimanĉe okazigis grandiozan paradon en la trejna bazo Zhurihe en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio okaze de la 90a datreveno de la Popola Liberiga Armeo (PLA), kiu falas en la 1an de aŭgusto. Ĉina prezidanto Xi Jinping revuis la trupojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris dum parolado nelonge post la milita parado, ke ĝui pacon estas feliĉego por la popolo, kaj protekto de paco estas la respondeco de la popola armeo. Xi diris, ke ĉinoj estas pli proksimaj al la celo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio ol iam ajn antaŭe en historio kaj pli bezonas fortan popolan armeon ol iu alia tempo en historio."

Xi urĝis la PLA plene efektivigi la pensojn de la KPĈ pri konstruado de forta armeo, sekvi la vojon de fortigo de la armeo kun ĉinaj trajtoj, strebi por la celo de la KPĈ pri fortigo de la PLA sub la novaj cirkonstancoj, kaj konstrui la heroan PLA en mondklasan armeon.

Xi laŭdis kontribuojn faritajn de la PLA en la pasintaj 90 jaroj al la lando kaj la popolo. Li diris, ke la ekpafo en Nanchang antaŭ 90 jaroj markis la komencon de la novtipa popola armeo sub la gvidado de la KPĈ, kaj dum la pasintaj 90 jaroj, la PLA alte levis la flagon de la partio kaj prenis sur sin la esperojn de la nacio. Li aldonis, ke baniĝante en sango dum antaŭenmarŝo, ili venkis ĉiujn malamikojn kaj diversajn defiojn kaj faris senmortan heroaĵon por la stariĝo kaj prospero de la ĉina popolo. Li ankaŭ vokis la oficirojn kaj soldatojn konstrui la armeon per pli bona politika konscio, plifortigi la armeon per reformo, evoluigi la armeon per la scienco kaj tekniko, kaj regi la armeon laŭ leĝo, por akceli modernigon de nacia defendo kaj la armeo en ĉiuj aspektoj.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro lunde rifuzas usonajn sankciojn, kiuj celas lin persone, dirante, ke li fieras esti elektita de la rimedo.

Maduro diris, ke Usono aplikis sankciojn kontraŭ li, ĉar li alvokis por la elekta procezo, kiu estas unika en la historio de Ameriko. Li aldonis, ke li sentas fieron pro la sankcioj, se ili estis aplikitaj pro tio, ke li ne obeis la ordonojn de fremdaj registaroj.

Pli frue en tiu tago la usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke la usona oficejo pri regado de fremdlandaj aktivoj aldonis Maduro en la liston de sankcio. Laŭ rimedoj de sankcio, liaj aktivoj en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun li. Usona ministro pri financo Steven Terner Mnuchin diris en la deklaro, ke iu ajn elektita membro de la venezuela Nacia Konstitucia Asembleo fariĝos celo de la usonaj sankcioj.

Venezuelo dimanĉe okazigis la elekton de membroj de la Nacia Konstitucia Asembleo. La voĉdonantoj elektis 537 el la 545 membroj de la asembleo. La ceteraj 8 indiĝenaj membroj estos elektitaj per balotado en la 1a de aŭgusto. La usona Ŝtata Departemento kondamnis la elekton, dirante, ke Usono aplikos plu fortajn kaj rapidajn rimedojn.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de la Organizo de Islama Kunlaboro okazigis specialan kunvenon marde en Istanbulo. Komunikaĵo publikigita post la kunveno avertis Israelon ne preni neakcepteblajn rimedojn en la sanktejo de la Malnova Urbo de Jerusalemo, alie la organizo reagos.

La komunikaĵo kritikis Israelon, ke ĝi instalis metal-sondilojn kaj kameraojn ĉe la enirejo de la sanktejo kaj intencis ŝanĝi la nunan staton de la Malnova Urbo. Ĝi forte kondamnis la israelajn rimedojn de kolektiva puno, kiuj malpermesis al palestinaj islamanoj kaj kristanoj preĝi en la sanktejo, kaj avertis Israelon, ke la Organizo de Islama Kunlaboro reagos kontraŭ similaj neakcepteblaj kaj kontraŭleĝaj rimedoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin