Novaĵoj (Aŭgusto 4)

(GMT+08:00) 2017-08-04 17:52:59     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio akuzas Hindion pri transpaso de ĝia landlima trupo. Trump diris, ke usona-rusaj rilatoj estas sur tre danĝera malalta nivelo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la transpaso de hinda trupo en ĉinan teritorion estas nerespondeca kaj senprudenta.

Proparolanto de la ministerio Geng Shuang faris la rimarkojn en respondo al demando pri vojkonstruo de Ĉinio en la regiono Dong Lang, menciita en dokumento de starpunkto pri la landlima okazaĵo.

La dokumento, "La Faktoj kaj la Ĉina Starpunkto pri la Transiro de la Hinda Landlima Trupo trans la Ĉina-Hindan Landlimon ĉe la Sekcio de Sikimo en la Ĉinan Teritorion", estis publikigita merkrede.

Laŭ la dokumento, vojkonstruo en la regiono Dong Lang sur la ĉina flanko de la sikima sekcio de la landlimo celas plibonigi lokan transporton, helpi lokajn paŝtistojn kaj faciligi landliman patroladon.

Geng diris, ke Ĉinio informis la hindan flankon pri la vojkonstruo per la mekanismo de landlima kunveno en la 18a de majo kaj la 8a de junio, kaj la hinda flanko donis neniun respondon. Pli ol 270 hindaj soldatoj transiris la landlimon en la 18a de junio.

Li diris, ke ĝis la 2a de aŭgusto, restis 48 hindiaj soldatoj kaj unu buldozo en ĉina teritorio, kaj estas ankoraŭ granda nombro da hindaj armeanoj kolektiĝintaj sur la hinda flanko de la landlimo.

Responde al la ĉina dokumento de starpunkto, la hinda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la paco kaj trankvileco ĉe la hinda-ĉina landlimo estas grava antaŭkondiĉo por la glata disvolvado de duflankaj rilatoj.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia turka samrangulo Mevlut Cavusoglu kune intervidiĝis kun ĵurnalistoj post sia konsiliĝo.

Wang diris, ke la kuna konstruado de la Zono kaj Vojo estas konforma al la komunaj profitoj de Ĉinio kaj Turkio. Ĉinio alte admiras la ĉeeston de turka prezidento al la Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia kunlaboro, kaj dankas Turkion pro ĝiaj kontribuoj al la forumo.

Wang diris ankaŭ, ke Turkio estas grava nodo de la Zono kaj Vojo. Ĉinio volas labori kun Turkio por disvolvi la spiriton de la antikva Silka Vojo, aldoni enhavojn de la nova epoko al ĝi, ekspluati novan potencialon de kunlaboro dum antaŭenigo de la konstruo de la Zono kaj Vojo, kaj vastigi novajn kunlaborajn kampojn por realigi reciprokan profiton kaj komunan disvolvon.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke trakti racian zorgon pri sekureco estas ŝlosilo al sennukleigo de la Korea Duoninsulo,.

Wang faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco post intertraktado kun vizitanta turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu, responde al demando pri lastatempaj rimarkoj de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson.

Tillerson diris, ke Usono serĉas nek "ŝanĝiĝon de reĝimo" nek "disfalon de la reĝimo" en la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li aldonis, ke Usono ne serĉas akceli reunuigon de la duoninsulo nek serĉas pretekston por sendi armeon norden de la 38a Paralelo

Tillerson faris la rimarkojn, post kiam la Korea Demokratia Popola Respubliko pafis sian duan interkontinentan balistan misilon en la lasta vendredo.

Ĵaŭde nova pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi diris, ke Ĉinio estas pakistana intima amiko, kaj li esperas, ke Pakistano povos akiri pli multajn rezultojn en kunlaboro kun Ĉinio.

Ĵaŭde, kiam ĉina ambasadoro al Pakistano Sun Weidong vizitis ĉefministron Abbasi, Abbasi diris, ke la pakistana-ĉina kunlaboro estas fruktdona, kaj ĉiuj pakistanaj rondoj subtenas la konstruadon de la ekonomia koridoro. La pakistana registaro dankas Ĉinion por la subteno al ĝia disvolvado kaj esperas, ke la du flankoj povos akiri pli multajn rezultojn en kunlaboro.

Sun diris, ke ĉina-pakistana amikeco eltenis longtempan provon, kaj Pakistano ĉiam estas la prioritato de la ĉina diplomatio. La ĉina flanko kredas, ke sub la gvidado de Abbasi, la pakistana registaro sin dediĉos al konservado de la unueco kaj stabileco de la nacio kaj akcelado de la socia kaj ekonomia disvolvado.

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde kulpigis la usonan Kongreson pri la usona-rusaj rilatoj sur historie tre danĝera malalta nivelo.

Antaŭ tiu tago Trump subskribis leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ Rusio, Irano kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko. La leĝprojekto, kun la enhavo, ke la Kongreso devas malhelpi al prezidento Trump unuflanke nuligi sankciojn kontraŭ Rusio, estis adoptita per frakase grandega plimulto en la du ĉambroj de la Kongreso.

Trump diris en deklaro post subskribo de la leĝprojekto, ke en la leĝprojekto estas gravaj difektoj, kiuj difektas la aŭtoritaton de administraciaj departementoj en intertraktado kun fremdaj landoj kaj malpliigas la fleksebleon de prezidento en klopodo por usonaj interesoj.

Palestina oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke la palestina prezidentejo ĵaŭde severe kritikis israelan ĉefministron, ke li metis angulŝtonojn por novaj konstruoj en la setlejo de Cisjordanio.

Nabil Abu Rudeinah, proparolanto de palestina prezidento, kondamnis israelan ĉefministron Benjamin Netanyahu, ke li metis angulŝtonojn por pli ol 1 000 apartamentoj en la setlejo Beitar Illit situanta sude de Bet-Leĥemo en Cisjordanio.

Abu Rudeinah diris, ke la setlejoj estas neleĝaj, kaj Orient-Jerusalemo, Cisjordanio kaj Gazao estas palestinaj teritorioj. Li diris tion responde al deklaroj de Netanyahu, en kiuj li diris laŭ raporto, ke Cisjordanio kaj Orient-Jerusalemo estas partoj de Israelo.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis ĵaŭde, ke 33 sirianoj kontraŭleĝe enirintaj en Turkion estis arestitaj kaj rehejmenigitaj lastatempe. Laŭ la turka sekureca departemento, tiuj sirianoj eniris malpermesitan militan zonon en la suda provinco Hatay. Ili estis arestitaj kaj rehejmenigitaj post plenumo de leĝaj proceduroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin