Novaĵoj  (Aŭgusto 7)

(GMT+08:00) 2017-08-07 16:34:14     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Speciala sendito de ĉina prezidanto ĉeestis enoficiĝan ceremonion de irana prezidento. Ĉinio opinias, ke nova rezolucio de la UN celas malebligi kaoson kaj konflikton sur la Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

He Lifeng, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, renkontiĝis kun irana prezidento Hassan Rouhani en Tehrano dimanĉe.

He transdonis gratulon de prezidanto Xi al Rouhani pro lia reelektiĝo kiel irana prezidento. He diris, ke Ĉinio volas labori kun Irano por subteni altnivelan kontakton, profundigi pragmatan kunlaboron en la kadro de la Zono kaj Vojo, fortigi reciprokan subtenon pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj de la du flankoj, akceli komunikadon kaj kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj senĉese riĉigi enhavojn de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Rouhani dankas prezidanton Xi pro la ĉeesto de speciala sendito al lia enoficiĝa ceremonio kaj petis He transdoni lian sinceran saluton kaj bondeziron al prezidanto Xi. Rouhani diris, ke Irano alte atentas disvolvi rilatojn kun Ĉinio, ĉiam prenas Ĉinion kiel prioritato de sia eksterlanda politiko, volas profunde integri sian disvolvan strategion kun la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj akceli ĉiuflankan plibonigon de duflanka pragmata kunlaboro por pli bone profitigi la du popolojn.

Dimanĉe en Manilo dum la ĉeesto al serio da kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis respektive kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, indonezia ministro pri eksterlandaj aferoj Retno Marsud, malajzia ministro pri eksterlandaj aferoj Anifah Aman, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kyung-wha Kang, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Julie Bishop.

Dum la renkontiĝo kun Tillerson, Wang diris, ke en la pasintaj 40 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono evitis konfliktojn kaj kontinue disvolviĝis, kaj la plej grava sperto estas persisti en la politiko de unu Ĉinio kaj tri Komunaj Komunikaĵoj de la du landoj. Faciligi komprenon inter Ĉinio kaj Usono, du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj fortigi dialogon kaj kunlaboron surbaze de reciproka respekto ne nur utilas al la du landoj, sed ankaŭ helpas montri al la mondo pli pozitivan, pli atendeblan kaj daŭrigeblan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Tillerson diris, ke ne-konflikto kaj ne-antagonismo inter Usono kaj Ĉinio, la unua kaj la dua ekonomioj de la mondo, ne nur konformas al la interesoj de la du landoj, sed ankaŭ utilas al paco kaj disvolvado de la tuta mondo.

Ĉina ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj Liu Jieyi diris sabate, ke la nova rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN, kiu aplikas pli fortajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, celas malebligi kaoson kaj konflikton sur la Korea Duoninsulo.

Liu diris al la Sekureca Konsilio post voĉdono pri la sankcioj, ke la Rezolucio 2371, unuanime adoptita de la konsilio sabate, montris, ke la internacia komunumo havas unuecan starpunkton pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

Liu diris, ke Ĉinio oponas la misil-ĵetojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiuj malobservas rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj agas kontraŭ al la volo de la tuta internacia komunumo. Ĉinio klopodas por realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, konservi la pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj serĉi solvon per dialogo kaj konsiliĝo kaj ĉiam firme oponas kaoson kaj konflikton sur la duoninsulo. Liu aldonis, ke Ĉinio opinias, ke ĉi tio estas parto de la sabata rezolucio kaj ĉiuj partioj devas efektivigi la preskribojn en la rezolucio plene kaj serioze.

Dimanĉe en la filipina ĉefurbo Manilo rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio preparos rekomenci normalan dialogon kun Usono, se ĝi rezignos sian antagonisman sintenon kontraŭ Rusio,

Lavrov diris tion en duflanka intertraktado kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson. Ili iris al Manilo por ĉeesti serion da kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

La iraka armeo anoncis dimanĉe, ke ili mortigis pli ol 170 armitajn membrojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato lastatempe en aeratakoj.

La iraka nacidefenda armeo diris en deklaro, ke ili sendis armitajn helikopterojn al aeratakoj en sudokcidenta parto de la urbeto Shirqat de la provinco Salahudin; ok fortikaĵoj de la Islama Ŝtato estis ruinigitaj kaj pli ol 170 ekstremistoj estis mortigitaj.

Proparolanto de la irana armeo Massoud Jazeri diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke la agado de la irana armeo en la Persa Golfo en la tria tagdeko de julio estis profesia kaj okazis ene de internaciaj reguloj.

Brigadgeneralo Jazeri diris, ke fremdlandaj amaskomunikiloj malamikaj kontraŭ Irano raportis pri la okazaĵo en la Persa Golfo en la lasta semajno, dirante, ke la agado de irana militŝipo estis provoka. Jazeri asertis, ke la agado de irana ŝipo estis tute profesia; laŭ internacia konvencio, petrolŝipoj kaj aliaj ŝipoj devas sekure trapasi la Persan Golfon, kaj la irana armeo ĉiam reagas al ia ajn malobservo. Li aldonis, ke la usonaj asertoj estas propagandoj kaj krioj en amaskomunikiloj, kaj Irano tute malakceptas tiujn asertojn.

Patrolŝipo de la Islama Revolucia Gvardio proksimiĝis al patrolŝipo de la usona mararmeo en la Persa Golfo en la 25a de julio, kaj la lasta nur pafis kelkajn avertbombojn. Tri tagojn poste, la aviadilŝipo Nimitz kaj alia eskortŝipo de la usona mararmeo estis monitoritaj de iranaj ŝipoj, kaj poste ili foriris post pafo de signalbomboj.

Almenaŭ 17 jemenaj soldatoj kaj 31 ribeluloj de la grupo Houthi estis mortigitaj dum konfliktoj kaj aeratakoj en la lastaj tri tagoj proksime al la okcidenta landlimo inter Jemeno kaj Saud-Arabio.

La mortoj okazis, kiam la registaraj trupoj subtenataj de militaviadiloj el la milita koalicio gvidata de Saud-Arabio lanĉis gravan ofensivon kontraŭ pozicioj de la grupo Houthi en havenurbo Medi de la Ruĝa Maro kaj la distrikto Haradh proksima al saud-arabia sudokcidenta landlima regiono Jizan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin