Rakonto pri te-sanktulo Lu Yu

(GMT+08:00) 2017-08-08 16:33:54     Redaktoro:Ĝoja

Lu Yu naskiĝis en la jaro 733, tiam la ĉina dinastio Tang (618 – 907) estis en sia fina prospero, 23 jarojn poste ĝi dekadencis. Kvankam la posta duonvivo de Lu Yu intime rilatis al la Monto Guzhu, kiu situas en la ĉina sudorienta landparto, sed naskiĝinte li estis forlasita ĉe la Templo Longgai de Tianmen-gubernio, Hubei-provinco en la ĉina centro. Tial ni povas diri, ke li komencis la vivon ĉe akvo kaj finis la vivon en monto.

Pri lia naskiĝo troviĝas du notoj, kiuj same konkludas, ke li estis forlasita, sed diferencas je 3 jaroj. En la du notoj estis menciata unu bonzo, nomata Zhiji. Laŭ unua noto, iutage Zhiji promenis ĉe la Xihu-Lago ekster la Templo Longgai, sekvante gakadon de sovaĝanseroj, li trovis iun bebon, kiun kelkaj sovaĝaj anseroj ĉirkaŭas kaj gardas, kaj bonkora Zhiji prenis lin en la templon kaj adoptis lin. La alia noto diras, ke 3-jaraĝa osteca knabo estis forlasita ekstere de la Templo Longgai, kaj Zhiji vidis lin kaj adoptis lin.

Lu Yu en la aŭtobiografio diras: La familia nomo estas Lu, la persona, Yu kaj adoltiĝa Hongjian, sed li diras nenion pri sia deveno. "Nenio" esprimas suferojn de la vivo sufiĉe, nek arogante, nek humilege, sed montras la dignon de te-amanto. Fakte la aŭtobiografio jam aludis nevera la legendon pri gardo de sovaĝaj anseroj, konfirmis nenion pri liaj gepatroj. Por aliaj personoj deveno estas plej natura afero, por Lu Yu fariĝis nesolvebla afero, nur "Nenio".

La nomo de Lu Yu fontas el akvo. Majstro Zhiji praktikis sortdivenon per Libro de Ŝanĝoj kaj ricevis simbolon Jian. Kaj la Jian-simbolo signifas: Sovaĝa ansero malrapide surteriĝas ĉe akvo kaj ĝia bela plumaro enkorpigas sian noblan kvaliton. Kiel bela simbolo kaj kiel bela figuro! Do ĉi tiuj ĉinaj ideogramoj estis uzataj por la knabo: li estis trovita ĉe akvo, tial ideogramo Lu (陆) , signifanta teron ĉe akvo, fariĝis lia familia nomo; li esperis sin belalpekta,estas esperata nobla, tial la ideogramo Yu (羽), signifanta plumaron, fariĝis lia persona nomo; kaj la ideogramoj Hongjian (鸿渐), kiuj kune signifas malrapidan flugadon, fariĝis lia adoltiĝa nomo.

Surface la nomo rilatas nek al teo nek al ĉina suda landparto, sed oni povas diri, ke la nomo sugestas la Monton Guzhu, kiu staras ĝuste sur la tero ĉe akvo. Infanece Lu Yu tute ne konis la monton, poste li atingis ĝin kaj travivis profundan kaj puran sperton kore.

Estas tute natura, ke fariĝu bonzo la knabo, savita kaj vivtenata de bonzo kaj kreskanta en templo. Sed Lu Yu rifuzis tion. Laŭ la Aŭtobiografio la kialo estas lia fido al konfuziismo, kaj li opinias, ke jam estas mizera sen gepatroj por montri filan sindonemon, se sen infano li agus kontraŭ la konfuziisma virto, nome "nasko, la plej grava fila sindonemo al gepatroj "? Tial li persiste rifuzis razon de kapharoj. Ni povas analizi tiel, ke pro inteligenteco kaj sentemeco, kiel forlasita knabo Lu Yu forte sentis sopiron al familia amo. Sed en templo estas pli bonvena malsprita kaj naiva knabo ol tro scivolema forlasito. Majstro Zhiji selektis Lu Yu prepari teon por li, kio montras, ke li konas la inteligentecon de la knabo, ĉar por teopreparo necesas saĝeco. Eble Zhiji donis grandan esperon al Lu Yu, tial estas komprenebla la kolerego de Zhiji kiam neatendite Lu Yu rifuzis la razon. Profunda amo turniĝis al malamo. Zhiji ordonis Lu Yu paŝti bovojn, celante per peza laborado komprenigi al Lu Yu la vantecon de la vivo. Sed laboroj, kiel balai la plankon, purigi necesejon, ripari muron kaj bredi 120 bovojn, estis vanaj, Lu Yu tute ne fariĝis obeema, sed pli kolera kaj pli forte kontraŭstara. Tio kaŭzis al li ankoraŭ pli pezan subpremadon kaj li estis ofte serioze vundita.

Mi ne scias, ĉu Zhiji ĉu lia subulo batis Lu Yu, sed eĉ rompiĝis la uzataj bastonoj kaj viteksaj vergoj. Mi certas, ke la batado estis permesata de Zhiji, tial Zhiji ne plu estis savanto, male persekutanto. En tiu ĉi stato restis nur forkuro por Lu Yu. Mi pensas, ke se tiam Lu Yu konsentus esti bonzo, Zhiji same senesperus kaj rezignus sian volon pri tia inteligenta senradika knabo. La 12jara-aĝa Lu Yu kuris for de la templo Longgai kaj komencis la vivon kiel aktoro en opera grupo.

Ĉu Lu Yu bonkvalitas por aktoro? Aspekte li malbelas kaj ankaŭ balbutas, tial li aktoris nur kiel klaŭno en pupludo. Ja komenciĝis la vivo de kultura rondo.

En paŝtado Lu Yu komencis memlernadon, sed li vere rilatis kun literaturistoj en sia aĝo de 13 jaroj, tiam s-ro Li Qiwu ekservis kiel prefekta ĉefo de Jingling. En prezentado honore al la prefekta ĉefo Li Qiwu, Lu Yu renkontiĝis kun li, kaj Li Qiwu tuj konis, ke la knabo estas ne ordinara. Ni eĉ povas imagi la scenon, ke Li Qiwu demandis kaj Lu Yu respondis dum teo-preparo post la prezentado. Li Qiwu povas esti titolita la unua instruisto dum la memlernado de Lu Yu, li malfermis novan mondon al Lu Yu kaj sendis lin al lernejo de Zou, pro tio finiĝis la vivo en opera grupo. 5 jarojn Lu Yu trankvile lernis de instruisto Zou, ankaŭ preparis teon por li ĝis kiam li renkontiĝis kun alia instruisto Cui Guofu.

En sia aĝo de 18 jaroj Lu Yu renkontiĝis kaj amikiĝis kun 64jaraĝa Cui Guofu, la registara oficisto kaj poeto. Lu Yu restis en la hejmo de Cui 3 jarojn. Laŭ historiaj notoj ili kune gustumis teon, taksis kvaliton de akvo kaj diskutis pri poemoj, ili vivis plezure. Kiel difini la rilatojn inter ili? Ĉu inter instruisto kaj lernanto? Sed Cui Guofu estas registara oficisto, ne instruisto. Ĉu inter mastro kaj servisto de teo? Certe pli intimaj. Lu Yu ne partoprenis ekzamenon por fariĝi registara oficisto, kaj Cui ne petis postenon al Lu Yu per siaj registaraj resursoj. Male, Cui donacis al Lu Yu siajn konservaĵojn: blankan azenon, nigran bovon kaj kaligrafajn materilojn kaj librojn, ankaŭ monsubtenis lin en adiaŭo.

Lu Yu, 21-jaraĝa, komencis sian vojaĝon al Bashan kaj Chuanshan, (nunaj provincoj Sichuan, Shaan'xi, Gansu kaj Hubei kaj municipo Chongqing). Mi ne certas, ĉu 21jaraĝa Lu Yu decidis sin dediĉi al teo, sed unuapaŝe formiĝis la koncepto pri la vivo kaj tiu pri la valoro. Lin profunde influis la 12jara vivo en templo, 1jara vivo en teatra grupo kaj postaj renkontiĝoj kaj kontaktoj kun registaraj oficistoj. Dume teo ĉiam akompanis lin.

Somere en la jaro 755 en vilaĝo Donggang en sia hejmloko Jingling, Lu Yu resumis siajn notojn pri esplorado de teo kaj preparis verkadon de libro pri teo. Sed fine de tiu jaro komenciĝis interna milito titolita "An-Shi-Puĉo", junulo Lu Yu rifuĝis suden trans la Yangzi-rivero kaj en la jaro 757 atingis la sudorientan urbon Wuxi, proksiman al la Monto Guzhu. Multajn materialojn por la libro pri teo Lu Yu kolektis dum la rifuĝado. En Wuxi 24jaraĝa Lu Yu konatiĝis kun poeto Huangfu Ran, kiu fariĝis lia tre intima amiko. Sekve li ekskursis ĉirkaŭ la lago Taihu kaj la Monto Guzhu, kaj konatiĝis kun poeto bonzo Jiao Ran, malpli ol 40-jaraĝa.

Bonzo Jiao Ran pli aĝas je 13 jaroj ol Lu Yu, venas de familio de eminenta poeto kaj estas la 10a-generacia nepo de ĉina fama literaturisto kaj poeto Xie Lingyun. En juneco li lernis konfuziismon, budhismon kaj taŭismon kaj fariĝis bonzo post la "An-Shi-Puĉo". Plejpart-tempe li loĝis en la templo Miaoxi en la monto Zhushan de la urbo Huzhou ĝis sia forpaso en la jaro 792.

Lu Yu kaj Jiao Ran gustumis teon, diskutis pri konfuciismo, budhismo kaj taŭismo, verkis poemojn kaj ekskursis kune sur lago kaj tra monto. Ŝajnas al Lu Yu, ke Jiao Ran estas kaj pli aĝa frato, kaj patro, kaj instruisto kaj amiko. Antaŭe Lu Yu vagis ĉie, de post konatiĝo kun Jiao Ran, Lu Yu ekskursis ĉirkaŭ la Monto Guzhu. Laŭ mi, la ĉefa kialo estas pro Jiao Ran.

Komence Lu Yu loĝis en Miaoxi, la templo de Jiao Ran, kaj konatiĝis kun multaj amikoj: poetoj Meng Jiao, Zhang Zhihe, Huangfu Ran, Huangfu Ceng, Liu Changqing kaj Lingche kaj taŭista pastrino Li Ye. En la jaro 760 Lu Yu ekvivis ermite ĉe rivero Tiaoxi kaj ofte esploris te-montojn eksteren. Kiel intima amiko Jiao Ran ofte vizitis lin, sed multfoje malsukcesis, tial Jiao Ran verkis kelkajn poemojn esprimi la bedaŭron, unu estas Malsukcesa vizito al Lu Hongjian:

Mi frapis je la pordo, ne respondis, eĉ sen bojado de hundo,
Mi demandis najbaron,
Li respondis, ke li estas en montoj kaj revenos post malleviĝo de suno.

Oni ĝenerale opinias, ke la malneta versio de Libro pri Teo estis verkita dum la periodo de la jaro 760 ĝis la jaro 765 en la urbo Huzhou. Pro la libro grandfamis tiama 32jaraĝa Lu Yu, ankaŭ la Monto Guzhu.

Ĝuste tiam Lu Yu esploris teo-arbojn en piedo de la monto Zhuomu ĉe la limo de la gubernioj Changxing kaj Yixing. Okaze ĉefo de la loko (nuna urbo Changzhou) Li Xijun regis produktadon de teo Yangxian, tributita al imperiestra familio, kaj ĉagreniĝis pro manko de teo. Hazarde iu bonzo prezentis teon Guzhu, Li Xijun petis opinion de Lu Yu, fakulo pri teo. Trinkinte la teon Lu Yu diris: "La teo bonodoras kaj bongustas, estas pli bona ol aliaj kaj povas esti tributata al la imperiestra familio". Tuj Li Xijun decidis prezenti Teon Guzhu kune kun teo Yangxian al la imperiestra familio, rezulte sukcesis. Kaj Lu Yu aldonis la sperton en Libro pri Teo: En la okcidento de provinco Zhejiang estas plej bonkvalita la teo kreskanta en la Monto Guzhu en la urbo Huzhou, poste en Changzhou.

Sekve Lu Yu luis te-ĝardenon, persone plantis te-arbojn en la Monto Guzhu por esplorado. En Libro pri Teo li notis la lokojn kiel montojn Wuzhan, Qingxian, Xuanjiao Zhuomu, Fengting, pavilonon Fuyi kaj templojn Feiyun kaj Qushui. Lu Yu konkludis:

Te-folio kun purpura koloro estas pli bonkvalita ol verda, kun bambuŝoso-formo pli bonas ol burĝono-formo kaj volviĝanta superas malvolviĝantan.

En la jaro 770 Lu Yu partoprenis la produktadon de teo por imperiestra familio kaj titolis ĝin Teo "Zisun紫笋", Zi紫 signifas la koloron purpuran, kaj Sun笋 montras la bambuŝosan formon. Li ankaŭ rekomendis akvon el fonto Jinsha en la Monto Guzhu al imperiestro, tial Teo Zisun kaj akvo Jinsha ambaŭ fariĝis tributoj.

Lu Yu verkis du artikolojn Noto pri Monto Guzhu kaj aparte konigis la historion de la tributita teo en Monto Guzhu. Kaj en la jaro 770 oni konstruis pli ol 30 kabanojn kun pajlaj tegmentoj, tial naskiĝis historie la unua produktejo de tributata teo. Oni ankaŭ konstruis 5 pavilonojn ĉe la fonto Jinsha. Ĉiuprintempe kamparanoj plukis te-foliojn, produktis teon Zisun, venis tien turistoj kaj poetoj, okazis festivaloj por la teo-produktado. Tiu ĉi tradicio daŭris pli ol 80 jarojn en la dinastio Tang en la Monto Guzhu, kaj eĉ en la posta dinastio Ming Teo Zisun ankoraŭ servis por imperiestra familio.

Monsubtenata de bonzo Jiao Ran, Lu Yu eldonis Libron pri Teo en la jaro 780, la libro estis ege varme bonvena al la publiko, ankaŭ al la imperiestro. La imperiestro invitis lin kiel instruiston de sia filo, la kronprinco, sed Lu Yu rifuzis kaj restis plu ĉe la Monto Guzhu.

En la jaro 804 72jaraĝa Lu Yu forpasis kaj estis enterigita najbare de la tombo de Jiaoran ĉe la templo Miaoxi en la urbo Huzhou,najbare de la Monto Guzhu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin