Wang Yi resumis kunvenojn de ministroj pri eksterlandaj aferoj de ASOAL

(GMT+08:00) 2017-08-08 14:06:53     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Manilo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis gazetaran konferencon de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj post la kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj konigis koncernajn informojn de la kunvenoj kaj opiniojn de Ĉinio.

Wang diris, ke ĵus finiĝis la kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Laŭ la ĉina flanko, la plej esenca progreso en la kunvenoj estas, ke pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj la asocio, la situacio en la Suda Ĉina Maro estis stabiligita, kaj rilataj partioj faris efikan kunlaboron, revenigis disputojn al la vojo de politika solvado. Ĉiuj partioj sukcese redaktis kaj adoptis la kadron de Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro, kaj deklaris, ke ili sin preparos por komenci esencan konsiliĝon pri la teksto en taŭga tempo de tiu ĉi jaro.

La plej atentinda temo de la kunvenoj estas nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Malsame ol aliaj okazoj, ĉi-foje Nord-Koreio sendis sian ministron pri eksterlandaj aferoj kunveni kun aliaj ĉeestantoj. Ĉiuj rajtas esprimi siajn opiniojn kaj ankaŭ povas aŭskulti opiniojn de Nord-Koreio. Wang opiniis, ke tio estas justa kaj utila. Vizaĝ-al-vizaĝa intertraktado estas pli efika, kaj interŝanĝo de opinioj estas pli bona ol antagonismo. La starpunkto de Ĉinio estas tre klara, tio estas realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin