Novaĵoj (Aŭgusto 8)

(GMT+08:00) 2017-08-08 16:55:37     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto gratulas la Asocion de Sudorient-Aziaj Landoj okaze de ĝia 50-jara jubileo; prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco prezentis donacojn al la Interna Mongolio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, esprimante gratulon al la asocio okaze de la 50a datreveno de ĝia fondiĝo.

Xi diris en la mesaĝo, ke en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li esprimas varman gratulon al la registaroj kaj popoloj de ĉiuj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Xi diris, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj senĉese disvolviĝis en la pasintaj 50 jaroj. Ĝi konstruis sin en komunumon, ludis gravan rolon por paco kaj stabileco de la regiono kaj fariĝis reprezenta forto de monda multpolarizo. Xi aldonis, ke Ĉinio deziras al la asocio akiri sukceson en la komunuma konstruado, fari pli grandan kontribuon al paco kaj stabileco de la regiono kaj pli multe profitigi popolojn de la sudorient-aziaj landoj.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, lunde prezentis donacojn al la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio por festi la 70an datrevenon, dum gvidado de delegacio de la centra registaro.

Yu prezentis ŝildon kun surskriboj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio. Ĝi legiĝas "konstrui belan Internan Mongolion, realigante la grandan ĉinan revon" en la ĉina kaj mongola lingvoj.

La 63-membra delegacio atingis la urbon Hohhot lunde matene kaj estis varme salutita ĉe la flughaveno. La delegacio vizitis la ekspozicion okazigitan por celebri la 70-jaran jubileon de la aŭtonoma regiono.

Kun la areo de 1,18 milionoj da kvadrataj kilometroj, la Interna Mongolio okupas ĉirkaŭ 12% de la ĉina teritorio.

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio lunde emfazis serĉi pacan solvon al la demando de la Korea Duoninsulo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini interŝanĝis opiniojn pri la nuna situacio en la Korea Duoninsulo. Ili renkontiĝis dum ĉeesto al la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Orient-Azia Pintkunveno kaj serio da aliaj kunvenoj okazantaj en la filipina ĉefurbo Manilo.

Wang diris, ke la rezolucio pri la Korea Duoninsulo, nove adoptita de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, devas esti efektivigita amplekse kaj komplete. La propono de Ĉinio pri duobla ĉesigo, kiu postulas, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko ĉesigu siajn misilajn kaj nukleajn aktivecojn kontraŭ la haltigo de grandskalaj usona-sudkoreaj militmanovroj, povas trakti la plej urĝajn sekurecajn zorgojn de diversaj partioj kaj tranĉi la neelireblan ciklon en la nuna situacio, liverante trarompon por rekomenci pacan intertraktadon. Li aldonis, ke koncernaj partoj devas preni sur sin respondecojn.

Mogherini diris, ke la Eŭropa Unio aprezas gravan rolon de Ĉinio en konvena pritrakto de la irana nuklea demando kaj la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Ŝi aldonis, ke la Eŭropa Unio kaj Ĉinio kunlaboris bone en traktado de la irana nuklea demando kaj esperas lerni spertojn el la intertraktado pri la irana nuklea demando kaj plifortigi komunikadon kaj kunlaboron por serĉi pacan solvon al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Lunde en Manilo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis gazetaran konferencon de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj post la kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj konigis koncernajn informojn de la kunvenoj kaj opiniojn de Ĉinio.

Wang diris, ke ĵus finiĝis la kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Laŭ la ĉina flanko, la plej esenca progreso en la kunvenoj estas, ke pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj la asocio, la situacio en la Suda Ĉina Maro estis stabiligita, kaj rilataj partioj faris efikan kunlaboron, revenigis disputojn al la vojo de politika solvado. Ĉiuj partioj sukcese redaktis kaj adoptis la kadron de Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro, kaj deklaris, ke ili sin preparos por komenci esencan konsiliĝon pri la teksto en taŭga tempo de tiu ĉi jaro.

La irana Novaĵ-Televido lunde raportis, ke dimanĉe en Tehrano irana prezidento Hassan Rouhani diris dum renkontiĝo kun Kim Young-Nam, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Plej Supera Popola Asembleo de la Korea Demokratia Popola Respubliko, ke demandoj de la Korea Duoninsulo devas esti solvitaj per intertraktado.

Rouhani diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko devas rekomenci dialogon kun Sud-Koreio, kaj li esperas, ke la tuta Azio realigos pacon kaj sekurecon.

Li diris ankaŭ, ke ĉiuj landoj devas esti respektataj kaj ĉia ajn agado, kiu intervenas en internajn aferojn de alia lando estas malĝusta.

Kim gratulis Rouhani pro lia reelektitĝo kiel irana prezidento kaj diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko volas grandigi kunlaboron kun Irano en ekonomio, scienctekniko kaj alaj kampoj.

La irana Ministerio de Spionado anoncis lundon, ke ĝi arestis 27 membrojn de la Islama Ŝtato.

La deklaro de la ministerio diris, ke 17 el ili estis detenitaj en Irano kaj 10 aliaj estis arestitaj ekster la lando en siaj komandcentroj. Ĝi diris, ke en la operacioj, la irana ministerio kunlaboris kun regiona sekret-servo. La deklaro aldonis, ke la suspektatoj, arestitaj antaŭ la sabata ceremonio de enoficiĝo de prezidento Hassan Rouhani, intencis efektivigi terorismajn atakojn en la iranaj centraj kaj religiaj urboj. Militaj aparatoj kaj municioj estis kaptitaj el la suspektatoj.

Lunde, la 7an de junio, ekstremistoj de la Islama Ŝtato efektivigis du atakojn en la ĉefurbo Tehrano kontraŭ la irana parlamento kaj la Maŭzoleo de Ayatollah Rouhollah Khomeini, mortigante 17 homojn kaj vundante dekojn da aliaj.

Lunde en la urbo Ramallah en Cisjordanio, intertraktante kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, jordania reĝo Abdullah Ⅱ Bin Al-Hussein emfazis, ke Jordanio ĉiuflanke subtenas la popolon kaj gvidantaron de Palestino.

Tiutage okazis nepublika intertraktado inter Abdullah Ⅱ kaj Abbas. Proparolanto de la palestina prezidentejo Nabil Abu Rdainah diris post la intertraktado, ke jordania reĝo emfazis ĉiuflankan subtenon al la popolo kaj gvidantaro de Palestino. La du ŝtatestroj promesis daŭrigi kunordigon kaj kune alfronti defiojn.

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riyad Malki diris al amaskomunikiloj post la intertraktado, ke la du flankoj volas establi komunan sistemon por taksi eventualajn demandojn de la moskeo Al-Aqsa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin