Yin Yu: Krei kulturan rondon de vojaĝveturilo

(GMT+08:00) 2017-08-09 11:13:21     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe luado de vojaĝveturilo jam estas unu el novaj formoj turismo por ĉinoj. Fakte la vojaĝveturilo eniris la ĉinan merkaton antaŭ pli ol dek jaroj, Yin Yu, kreinto de la vojaĝveturila turisma klubo Yaoyao Huanghuang estas unu el la unuaj personoj, kiuj konis la valoron de la vojaĝveturilo en Ĉinio. Li tre konas markojn de vojaĝveturilo en la ĉina merkato kaj la lastan disvolvan tendencon de vojaĝveturilo en Eŭropo kaj Usono. Por plejparto da ĉinoj, vojaĝveturilo ankoraŭ estas fremda aĵo kaj ne multe populariĝas. S-ro Yin opinias, ke tio estas kaŭzita de manko de ĉirilata kulturo.

"Multaj homoj opinias, ke la industrio de vojaĝveturilo disvolviĝis nur kelkajn jarojn, tamen fakte vojaĝveturilo eniris la ĉinan merkaton tre frue, sed malmultaj koncernaj entreprenoj faris industriigan propagandon. Ili ne fokusas en spiriton de vojaĝveturila kulturo, sed sin dediĉas nur al fabrikado de simpla produkto. Mi opinias, ke tio estas erara. Ni ne povas ŝanĝi aliajn, tamen ni esperas ŝanĝi nin mem. Ni volas doni pli da kulturo al la afero kaj akcelas, ke klientoj akceptos la vojaĝveturilon. Estonte eble aperos nova vivmaniero, kiu estas origino de la vojaĝveturila kulturo."

Nun Yin Yu sin dediĉas al disvastigo de la menciita vojaĝveturila kulturo. Komence li ludis la rolon de prifabrikanto. Antaŭ 15 jaroj, Yi hazarde konis la vojaĝveturilon el la amiko kaj de tiam eniris en la rondon de vojaĝveturilo. Poste li posedis fabrikon de vojaĝveturilaj maŝinpecoj kaj komencis la unuan entreprenadon. Dum pli ol dek jaroj, li fariĝis de fabrikanto de maŝinpecoj al muntanto de vera vojaĝveturilo. S-ro Yin ne nur konas ĉiujn detalojn de produktado kaj vendado de vojaĝveturilo, sed ankaŭ profunde konas la enlandan merkaton de ĉi tiu flanko. Kvankam glate iras la negoco, tamen li opinias, ke li ankoraŭ troviĝas en la plej malalta nivelo de la produktado.

Post esploro de la vojaĝveturila merkato en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kiuj havas longan historion kaj densan kulturon de vojaĝveturilo, Yin Yu havis la penson kunligi vojaĝveturilon kun liberaera turismo, pro tio li malfermis la turisman agentejon antaŭ du jaroj, kiu fakte estas komenco de lia dezirata "vojaĝveturila kultura rondo".

"La tradicia turisma agentejo de mi ne celas gajni monon. Tiam mi jam planis fari vojaĝveturilan turismon kaj per la agentejo mi povis plenumi koncernajn procedurojn."

Laŭdate akirinte la kvalifikon de transmara turismo, Yin Yu establis la vojaĝveturilan aŭtofloton kaj starigis programon de vojaĝveturila turismo. De Interna Mongolio al Qinghai-altebenaĵo kaj Tibeto, de Aŭstralio al Ameriko, ĉiu vojaĝlinio estis de li dezajnita, dank' al lia kompreno de funkcioj de vojaĝveturilo kaj spertoj pri liberaera turismo. Li vizaĝas ne nur al takso de la merkato, sed ankaŭ al miskompreno de la publiko pri vojaĝveturilo. Yin opinias, ke la sperta servo estas la plej bona ekspliko.

"Komence klientoj ne aprobis la vojaĝveturilon kaj plendis pri malkomforteco de la veturilo. Ĉar ili ne konas funkcion de la ekipaĵoj. Mi volas instrui ilin por solvi la demandon. Tio estas spertado. Estonte mi volas alporti la klientojn al vera konado de la naturaj pejzaĝoj. Nur spertado povas koni la vojaĝveturilan turismon."

Por forigi dubojn kaj miskomprenojn, en 2016 Yin Yu luis la ĝardenon arean je 10 mil kvadrataj metroj en Shunyi-distrikto de Pekino kaj transformis la antaŭan elementan lernejon en spertan klubon de vojaĝveturilo nomata Yaoyao Huanghuang, kiu liveras spertadon pri vojaĝveturilo kaj liberaera vivo. Ĝi ankaŭ estas startpunkto de la "vojaĝveturila kultura rondo".

 "Multaj homo havas miskomprenon pri vojaĝveturilo. Eĉ iuj mastroj de la veturiloj ne estas klaraj pri uzado de la veturilo. Mi pensas, ke la demando estis kaŭzita de manko de bonkvalita solva projekto. Nun mi volas establi vojaĝveturilan kampadejon, kiu originale estis dezajnita kiel urbeto de vojaĝveturilo. Ĝi estas ekzemplo kaj estonte mi volas disvastigi ĝin en multaj urboj."

En 2015, la registaro publikigis politikojn pri normaligo de vojaĝveturilo, kiu definitive liveras facilojn kaj politikan garantion al uzado kaj administrado de vojaĝveturiloj. Tiuj politikoj sendube kreskigis fidon de Yin Yu pri la revo.

"Nun la registaro forte subtenas industrion de vojaĝveturilo kaj kampadejo. En multaj urboj estis establitaj vojaĝveturilaj kampadejoj kaj multaj institucioj sin dediĉas al ĉi tiu kampo. Tio estas helpa al ordinaraj uzantoj."

Forta subteno de la registaro kaj aktiva reago de la merkato allogas pliajn homojn al la vojaĝveturila turismo, ankaŭ multaj junuloj aliĝis al la klubo de Yin Yu. S-ro Xu Rui el Pekino kaj S-ino Wang Manqi el Interna Mongolio, kiuj ambaŭ naskiĝis en la 90 jaroj de la pasinta jarcento unu post alia aliĝis al la vojaĝveturila kampadejo Yaoyao Huanghuang. Wang Manqi diris: "Mia profesio estas ĉiĉerono, tamen mi forlasis la tradician turismon post diplomiĝo. Ĉar mi pensas, ke la vojaĝveturila turismo estas la formo pli konforma al mi."

"Estas ege malfacile konstrui la kampadejon. Ĉijare multaj homoj volas kunlabori kun mi." Xu Rui diris.

Yin Yu kaj infanoj en la kampadejo

Nun s-ro Yin metis la plejparton de tempo al altigo de administrado de la kampadejo Yaoyao Huanghuang. Li esperas, ke la kampadejo kaj la vojaĝveturila turismo disvolviĝos unu al la alia. Fakte Yaoyao kaj Huanghuang estas nomoj respektive de lia filino kaj la hundeto. Laŭ li, infano, vojaĝveturilo, liberaera vivo estas la kompleta vivo, tamen la entreprenado eble estos ekstere de la establita rondo.

"Estonte mi volas disvastigi la koncepton de liberaera vivo kaj ŝanĝi la antaŭan pensmanieron de ĉinoj pri la ordinara vivo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin