Novaĵoj (Aŭgusto 9)

(GMT+08:00) 2017-08-09 16:58:38     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke altrangulo laŭdis atingojn de la Interna Mongolio okaze de la 70a datreveno; sep-magnituda tertremo trafis gubernion Jiuzhaigou en sudokcidenta Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, merkrede laŭdis atingojn de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio kaj esprimis sian esperon, ke plibonigi etnan aŭtonomecon alportos pli belan vivon al popolo en la regiono.

Yu faris la rimarkojn en kunveno festanta la 70an datrevenon de la aŭtonoma regiono, dum gvidado de 63-membra delegacio de la centra registaro. Yu reasertis la gravecon persisti en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio - la solida kerno por unuigi kaj gvidi la popolon el ĉiuj etnaj grupoj - kaj firme sekvi socialismon kun ĉinaj trajtoj. Yu diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj, precipe de post la komenciĝo de la reformo kaj malfermo en la fino de la 1970-aj jaroj, la regiono pliigis sian malnetan produkton ĝis 1,86 duilionoj da yuanoj (277,6 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2016, 642-oble pli multe ol tiu en 1947, kaj la pokapa malneta regiona produkto atingis 74 000 juanojn, 145-oble pli multe ol tiu en 1947. Baza transporta reto estis starigita kaj enspezoj pliiĝis, kun pli ol 60% da konstantaj loĝantoj en urboj.

Ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping kiel la kerno donis pli da atento al kaj ellaboris strategiajn planojn por disvolvado de la Interna Mongolio.

Laŭ la informa oficejo de Sichuan-provinca registaro, okazis 7,0-magnituda tertremo marde je la 21a horo kaj 19 minutoj en gubernio Jiuzhaigou de la Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Subprovinco. Ĝis la 5a horo merkrede matene, 9 homoj mortis kaj 164 aliaj estis vunditaj.

Diversaj departementoj de la gubernio Jiuzhaigou intense laboras por forigi la danĝeron kaj sukuri vunditojn. Krome, ili evakuas kaj konsolas turistojn, disdonis vestojn kaj aliajn necesaĵojn kontraŭ malvarmo. Ĝis nun 31 500 turistoj estis transigitaj al sekuraj lokoj.

Marde en la filipina ĉefurbo Manilo okazis soleno festanta la 50an datrevenon de la fondiĝo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj ĝin ĉeestis filipina prezidento Rodrigo Duterte, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj aŭ reprezentantoj el la 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, dialogaj partneroj de la asocio kaj aliaj landoj, kiuj estis tie por serio da ministraj kunvenoj pri orient-azia kunlaboro.

Gvidantoj de la membroj de la asocio publikigis komunan deklaracion, dirante, ke la 50-jara jubileo estas grava historia momento manifestanta la sukceson de konstruado de la komunumo de la asocio. Ili retrorigardis la Bankokan Deklaracion, publikigitan en 1967 okaze de la fondiĝo de la asocio, kaj promesis fari pli intensajn klopodojn por atingi celojn de la Vizio 2025 de la Komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Alan Peter Cayetano marde diris en gazetara konferenco, ke paco kaj stabileco estas plej gravaj en la Suda Ĉina Maro, kaj Filipinoj ne esperas vidi denovan konflikton tie. Rilate al la deklaro, publikigita de Usono, Japanio kaj Aŭstralio, pri demando de la Suda Ĉina Maro, li diris, ke Filipinoj estas sendependa lando kaj ne bezonas atentigon de aliaj landoj, kion Filipinoj devas fari.

Kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de la Sudorient-Aziaj Landoj ekde la 2a de aŭgusto, Filipinoj okazigis plurajn kunvenojn koncernajn al la asocio. Resumante la kunvenojn de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la asocio, Cayetano diris, ke paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro estas plej gravaj. Kvankam diversaj landoj havas diverĝojn pri la demando de la Suda Ĉina Maro, tamen la diverĝoj ne povas influi bonajn rilatojn inter diversaj landoj. Ĉinio kaj la membroj de la asocio marŝas sur pozitiva vojo.

Malajzia ĉefministro Najib Tun Razak diris marde, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo grande ŝanĝos regionan ekonomion kaj kreos novajn ŝancojn de komerco kaj investo.

Najib diris tion dum ĉeesto al ekonomia forumo. Li diris, ke ili kredas, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo alportos grandan ŝanĝiĝon al la regiona ekonomio kaj kreos grandan komercan kaj investan estontecon per plibonigo de tera kaj mara interligo kaj interlaboro.

La afgana televido Tolo raportis merkrede, ke lastatempe estis sukcese liberigitaj 235 civiluloj, kiuj estis forkaptitaj de ekstremisma grupo en la afgana norda provinco Sar-e Pol.

La raporto diris, ke tiuj civiluloj estis forkaptitaj en la regiono Syed de la provinco Sar-e Pol en la lasta semajno, kiam la regiono estis atakita de ekstremisma grupo, kaj almenaŭ 30 civiluloj estis mortigitaj.

Deklaro publikigita de la loka registaro diris, ke la forkaptitaj civiluloj estis liberigitaj merkrede matene, kaj tiuvespere ili estis transigitaj al ĉefurbo de la provinco. Rilata departemento de la loka registaro liveris al ili manĝaĵojn kaj akvon kaj promesis helpi ilin plu. La deklaro diris ankaŭ, ke la afganaj sekurectrupoj kondukas operacon de ekstermo en la regiono kaj klopodos protekti la sekurecon de civitanoj.

Almenaŭ 328 homoj mortis pro ĥolero en Sud-Sudano ekde la 18a de junio de la lasta jaro, ĉar pluva sezono minacas pluan disvastiĝon tra la lando.

Beldina Gikundi, sud-sudana funkciulo pri sankrizo de la Internacia Organizo pri Migrado, diris, ke rapidaj reagoj estas tre gravaj por malhelpi la eksplodon de ĥolero, kiu influis la landon dum pli ol unu jaro.

Gikundi diris en deklaro publikigita en Ĵubao, ke en la lando kun granda nombro da senhejmuloj kaj severa manko de nutraĵo, estas grava la influo de la kontinua epidemio sur la sano de vundeblaj homoj.

La Internacia Organizo pri Migrado diris, ke la eksplodo de ĥolero pliigis jam terurajn humanitarajn bezonojn. Proksimume 4 milionoj da homoj estis delokitaj pro la konflikto, kiu komenciĝis en decembro de 2013.

Laŭ la organizo, pli ol 18 000 ĥoleraj kazoj estis raportitaj en Sud-Sudano, kaj nun la teamoj de sano kaj akvo, sanitareco kaj higieno daŭre reagas al la epidemio per administrado de kazoj kaj preventaj rimedoj en la tuta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin