La projekto Chunlei daŭre dediĉas atenton al profesia edukado de knabinoj

(GMT+08:00) 2017-08-10 13:50:40     Redaktoro:Xiong


Por akceli edukadan disvolvon de knabinoj, la projekto Chunlei, kiu estas ofte aŭdata de homoj, fariĝas unu el la plej sukcesaj kaj influhavaj modeloj en nia lando. Lastatempe nia raportistino faris intervjuon al Zhu Xisheng, ĝenerala sekretario de Ĉina Fonduso por la Infanoj kaj Junuloj. Zhu diris:"La investo de nia lando al edukado estas pli kaj pli multa. La opinioj de la publiko pri edukado havas novan kaj ĝojigan ŝanĝiĝon. En kelkaj vilaĝoj kaj malriĉaj regionoj, la plej bona konstruaĵo estas lernejo. En ia grado, la unua celo de la projekto Chunlei jam finiĝis."

En la fino de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, laŭ enketo de koncernaj departementoj, oni trovis, ke tiutempe la knabinoj, kiuj interrompis kaj ĉesigis sian lernadon, superis 3 milionojn. Sub tiu cirkonstanco, en 1989 la Tut-Ĉinia Virina Federacio kaj la Ĉina Fonduso por la Infanoj kaj Junuloj establis kaj plenumis la projekton Chunlei. La projekto amasigis kapitalon por doni monhelpon al tiuj knabinoj, bonigi kondiĉon de lernejoj en malriĉaj regionoj kaj disvolvi edukadajn servojn de nia lando. De 27 jaroj, la projekto Chunlei jam donis monhelpon al grandnombro da knabinoj por ke ili revenu al lernejo. Laŭ informo, ĝis la fino de 2016 sume 3.45 milionoj da knabinoj akceptis monhelpon kaj 1489 lernejoj estis donackonstruitaj kaj 523 mil homoj havis profesian trejnadon. Oni ankaŭ kompilis kaj donis al gepatroj librojn pri scioj kiel protekti infanojn.

Laŭ konigo, la projekto Chunlei estas skribita en la blanka libro Disvolvado pri ĉinaj homrajtaj aferoj en 2000 kaj Tutlanda Programo por la Infana Disvolviĝo (2001-2010). En marto de 2014, sinjorino Peng Liyuan akceptis titolon "speciala sendito pri akcelo al edukado de knabinoj kaj virinoj" nomumita de la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko). En decembro de 2014, sinjorino Peng akceptis inviton de la Tut-Ĉinia Virina Federacio kaj la Ĉina Fonduso por la Infanoj kaj Junuloj kaj fariĝis "speciala sendito de la projekto Chunlei por akceli edukadon de knabinoj".

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin