La projekto Chunlei daŭre dediĉas atenton al profesia edukado de knabinoj

(GMT+08:00) 2017-08-10 13:50:46     Redaktoro:Xiong

Ĝenerala sekretario Zhu Xisheng diris, ke post gajnado de tiuj sukcesoj, la projekto Chunlei havas novan ŝanĝiĝon. "En unu flanko, ni devas daŭrigi la projekton Chunlei; en alia flanko, ni devas havi novan ŝanĝiĝon por la nova situacio. Komence la projekto donis monhelpon al knabinoj por ilia reveno al lernejo. Nuntempe la projekto dediĉas atenton al profesia edukado de knabino."

Tiu ŝanĝiĝo koncernas al la nuna situacio kaj la socia bezono. Laŭ nuna cirkonstanco, la projekto faras jenajn rearanĝojn: unue, liveri helpon al junulinoj en edukado, precipe en la antaŭlerneja edukado, due, dediĉi atenton al profesia edukado de knabinoj.

Zhu Xisheng diris:"Antaŭ ĉio, ni elektos knabinojn konformajn al la fiksitaj kondiĉoj kaj senigos iliajn kostojn por la trejnado. Poste, ni esploros direkton de la trejnado. Ni kunligos la kulturan trajton de iliaj hejmloko kun ilia propra volo. Trie, ni subskribos kunlaboran interkonsenton kun entreprenoj por solvi la problemon de dungiĝo."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin