LIBRO PRI AMIKECO |Dimitrije Diso Janičić |Montenegro

(GMT+08:00) 2017-08-10 08:28:38     Redaktoro:Li

 

Dimitrije Diso Janičić

Tio estas geinfana libro.

Tio estas libro pri geinfanoj.

Tio estas libro por geinfanoj. Sed, eĉ antaŭe, tio estas libro por plenkreskuloj.

Tio estas libro pri amikeco.

Tio estas libro pri soleco.

Ĉiuflanke, ne estas ordinara libro. Sed, tamen tio estas bona libro. Simpla. Varma. La libro kiu stimulas pensadon. Tio estas libro stimulo. La libro pri nia tempo, pri nia okupado per laboro kaj mono, pri tio ke ni ne havas tempon por niaj geinfanoj. Tio signifas, ĉi tiu libro estas pri malkompreno. Kaj libro pri kreskado.

Tio estas libro de 123 (!) ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro havas nur kelkajn frazojn. Sed, pri iuj oni povus verki multajn paĝojn. Pri iuj – la tutan libron. Efektive, mi kredas ke la problemo post tio ne estus pli klara. Tio estas libro en kiu kun malmulte da vortoj estas multe dirite.

Ĝi estas simpla rakonto de iu soleca dekjarulo. Li estas ĉiutage sola. Sola estas eĉ kiam liaj gepatroj alvenas. Sola estas ankaŭ kiam onklo alvenas viziti lin. Ĉiuj rigardas tra li, neniu lin vidas. Sola estas ankaŭ en lernejo, ĉar post 18 translokiĝoj kaj 18 lernejoj nenie li povis akiri kamaradojn. Li estas infano sen radiko. Lia patrino en iu momento diras ke lia filo estas stranga, al ŝi aspektas ke ŝi luigis ĉambron al iu nekonata, sed ne kiel ŝi havas filon.

Dekjarulo Agi loĝas en Strato de Kverkoj. Li povus loĝi en ĉiu urbo sur la mondo. Ĉar Agi ne estas nur serba knabo. Agi estas tipo. Agi estas same serbo, ĉino, japano, germano, franco, bulgaro, ruso…

Soleco ne havas naciecon. Ĝi ne konas limojn de ŝtatoj.

Agi ofte kaj longe staras apud fenestro. Tra la fenestro li rigardas malnovan, kadukan domon. Li miras kia maniere en iu urbo ekzistas tiaj domoj. Kaj ekpensas pri tio kiu loĝas en tia kaduka domo al kiu li donas nomon Sorĉita Kastelo. Tiam li renkontas malgrandan, bonhumoran, paroleman oldulinon, maldikan kaj solan kiel li. Oldulino Ema antaŭ multaj tagoj rimarkis la knabon kiu rigardas ŝian kadukan domon tra la fenestro. Ili fariĝas amikoj. Ema ne parolas multe, ne enuas al Agi per reguloj. Ŝi donas al Agi eĉ tion kio al li malsufiĉas – amikecon. Kun la amikeco kune iras kompreno kaj kamaradeco. Kuna manĝado de glaciaĵo de fragarioj. Interparolo. Ŝanĝado de leteroj. Riparado de objektoj en domo de Ema.

Agi denove devas translokiĝi. Nova urbo, nova domo, sed Agi nun pli forte sentas sian solecon. Nun ne havas Eman. Tamen, dum rigardo al la strato tra la fenestro de sia loĝejo, li denove vidas alian malnovan domon similan al Sorĉita Kastelo. Li kaŝpensas pri Ema kaj aŭdas ke iu ĵetas ŝtoneton sur lian fenestron. El strato oni aŭdas voĉon de Ema: "Dorlotita knabaĉo, ekstaru!… Ĉu vi pensas ke de mi vi povas facile senbalastiĝi. Mi tre multe turmentiĝis ke mi povus aĉeti ĉi tiun domaĉon! Kion vi atendas? Vi supreniru, ni havas tiel multe de tio por ripari."

Tiel libro havas feliĉan finon. Ĝi promesas daŭrigadon de la amikeco. Sed, heroo de ĉi tiu libro povus, miaopinie, porti nomon Vanja el Rusujo, Hanso el Germanujo, Mišelo el Francujo, San Mao el Ĉinio, Akiro el Japanio aŭ Vanĉo el Bulgario. Egale, ĉar soleco estas en tiu nia tempo universala, ĉimonda aperaĵo. Kaj notoj en taglibro de iu ajn knabo en la mondo estis la sama aŭ simila al notoj de Agi. Tiel diktas laboro de iliaj gepatroj, nuntempa ritmo de vivo.

Ĉi tiun libron vi ne povas dividi. Tralegu ĝin subite. Post la legado multe de tio estos klara al vi.

Ĉi tiu libro, apud serbaj geknaboj, jam estas literaturo same kiel inter francaj, rusaj, germanaj kaj italaj geknaboj. Libro ankaŭ estis sukcese filmita.

 

[Bonvolu iri suben en la rubriko, por legi la romaneton, kiu aperas parton post parto. - Skipo de Kampo de Literaturo.]

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin