Grandioza fervojo ekkonstruata de Ĉinio en Malajzio

(GMT+08:00) 2017-08-10 15:00:34     Redaktoro:Yu

Grandioza fervojo estis oficiale ekkonstruata merkrede en la malajzia urbo Kuantan. La fervojo konstruata de Ĉina Komunik-Konstrua Limigita Kompanio estas mejloŝtono de ĉina-malajziaj rilatoj, kiam Ĉinio antaŭenpuŝis la iniciaton de la Zono kaj Vojo.

Malajzia ĉefministro Najib Razak diris en la ceremonio de ekkonstruo, ke kun kosto de 12,83 miliardoj da usonaj dolaroj, la 688-kilometra orientmarborda fervojlinio helpos bonigi infrastrukturon de publika transporto en la orienta marbordo. Ankaŭ ĉina konsilisto Wang Yong ĉeestis la ceremonion.

La orientmarborda fervojlinio estos elektra fervojo kuranta tra la ŝtatoj Kelantan, Terengganu, Pahang kaj Selangor. Ĝi estos taŭga por pasaĝertrajnoj kun maksimuma rapido de 160 kilometroj kaj kargotrajnoj kun maksimuma rapido de 80 kilometroj. Oni esperas, ke la konstruo de la fervojlinio finiĝos antaŭ 2024.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin