Fokusoj de la Semajno (Aug. 11)

(GMT+08:00) 2017-08-11 09:56:53     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulon al Rodrigo Duterte, prezidanto de Filipinoj, la deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, okaze de la 50a datreveno de la fondiĝo de la asocio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke okaze de la 50a datreveno de la fondiĝo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, li volas esprimi, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, varmajn gratulojn al prezidento Duterte kaj per li al la registaroj kaj popoloj de ĉiuj membroj de la asocio.

Xi diris, ke depost sia fondiĝo antaŭ duonjarcento, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj sin disvolvis kaj vastigis, konstruante sin en komunumon. Ĝi ludis gravan rolon en konservado de regionaj paco kaj stabileco kaj fariĝis reprezenta forto por multpolarizo de la mondo. Ĉinio deziras al la asocio realigi novan pli grandan disvolviĝon en la komunuma konstruo, fari pli grandan kontribuon al akcelo de paco, stabileco kaj prospero de la regiono, kaj alporti pli da profitoj al la popoloj de ĉiuj siaj membroj.

Ĉinio volas persisti plu en la principoj de amikeco, sincereco, reciproka profito kaj inkluzivo, kaj preni la 15an datrevenon de la starigo de la duflanka strategia partnereco en 2018 kiel ŝancon por konstrui pli striktan komunumon de komuna estonteco kune kun la asocio surbaze de ĉio atingita ĝis nun kaj kun la fokuso sur la estonteco, por ke ĝi fariĝu ekzemplo de komunumoj de komuna estonteco en Azio.

Ĉina ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj Liu Jieyi diris sabate, ke la nova rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN, kiu aplikas pli fortajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, celas malebligi kaoson kaj konflikton sur la Korea Duoninsulo.

Liu diris al la Sekureca Konsilio post voĉdono pri la sankcioj, ke la Rezolucio 2371, unuanime adoptita de la konsilio sabate, montris, ke la internacia komunumo havas unuecan starpunkton pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

Liu diris, ke Ĉinio oponas la misil-ĵetojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiuj malobservas rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj agas kontraŭ al la volo de la tuta internacia komunumo. Ĉinio klopodas por realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, konservi la pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj serĉi solvon per dialogo kaj konsiliĝo kaj ĉiam firme oponas kaoson kaj konflikton sur la duoninsulo. Liu aldonis, ke Ĉinio opinias, ke ĉi tio estas parto de la sabata rezolucio kaj ĉiuj partioj devas efektivigi la preskribojn en la rezolucio plene kaj serioze.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el 17 amerikaj landoj kunvenis merkrede en Limo, la ĉefurbo de Peruo, por diskuti pri la situacio en Venezuelo. Deklaro adoptita en la kunveno rifuzas agnoski la leĝecon de la Nacia Konstitucia Asembleo de Venezuelo kaj urĝas la venezuelan registaron kaj la opozicion solvi la krizon en paca maniero. Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris tiutage dum ĉeesto al kunveno de Bolivara Alianco por la Popolo de Nia Ameriko, ke li esperas, ke la organizo okazigos pintkunvenon por komenci dialogon, striktigi rilatojn kun najbaraj landoj kaj solvi malkonsentojn.

La deklaro emfazis, ke paca intertraktado estas la unika rimedo por longedaŭra solvo al malkonsentoj inter diversaj partioj surbaze de la principo de respekto al internaciaj normoj kaj ne-interveno en alies internajn aferojn kaj sub la kondiĉo de ne-malobservo de demokratio kaj homaj rajtoj.

La ministroj unuanime opiniis, ke la 17 landoj firme subtenos ĉiujn klopodojn por restarigo de demokratia ordo en la kadro de respekto al la suvereneco de Venezuelo, por ke la venezuela registaro kaj la opozicio starigu dialogan kanalon, akcepteblan por ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin