Unu homo mortigita kaj sep aliaj vunditaj en bombatakoj en Kabulo

(GMT+08:00) 2017-08-10 18:50:24     Redaktoro:Yu

Merkrede en la afgana ĉefurbo Kabulo okazis du bombatakoj; unu atakanto mortis kaj sep aliaj estis vunditaj.

Vidinto konfirmis al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke suicidanto intencis ataki aŭtovicon de nacia sekurectrupo per stirata bombaŭto en la 8a polic-distrikto tagmeze je la 11a horo kaj 20 minutoj. Li eksplodigis la aŭton, kiam policano trovis lian intencon. La eksplodo vundis almenaŭ tri civilulojn kaj mortigis la atakanton. Talibano deklaris respondecon pri la atako.

Proparolanto de la afgana Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke eksplodis magneta bombo fiksita sur aŭto tiuvespere je ĉirkaŭ la 19a horo, kaj almenaŭ 4 policanoj estis vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin