Novaĵoj (Aŭgusto 10)

(GMT+08:00) 2017-08-10 17:23:37     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10 de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kompanio konstruas grandiozan fervojon en Malajzio; Ĉinio akuzas Japanion pri enmiksiĝo en la demandon de la Suda Ĉina Maro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Grandioza fervojo estis oficiale ekkonstruata merkrede en la malajzia urbo Kuantan. La fervojo konstruata de Ĉina Komunik-Konstrua Limigita Kompanio estas mejloŝtono de ĉina-malajziaj rilatoj, kiam Ĉinio antaŭenpuŝis la iniciaton de la Zono kaj Vojo.

Malajzia ĉefministro Najib Razak diris en la ceremonio de ekkonstruo, ke kun kosto de 12,83 miliardoj da usonaj dolaroj, la 688-kilometra orientmarborda fervojlinio helpos bonigi infrastrukturon de publika transporto en la orienta marbordo. Ankaŭ ĉina konsilisto Wang Yong ĉeestis la ceremonion.

La orientmarborda fervojlinio estos elektra fervojo kuranta tra la ŝtatoj Kelantan, Terengganu, Pahang kaj Selangor. Ĝi estos taŭga por pasaĝertrajnoj kun maksimuma rapido de 160 kilometroj kaj kargotrajnoj kun maksimuma rapido de 80 kilometroj. Oni esperas, ke la konstruo de la fervojlinio finiĝos antaŭ 2024.

Ĉinio merkrede esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la japana blanklibro pri defendo por 2017, dirante, ke Japanio faris nerespondecajn rimarkojn pri la maraj aktivecoj de Ĉinio.

En la blanka papero de pli ol 560 paĝoj, Japanio dediĉis 34 paĝojn al maljusta kritiko pri la normala defenda konstruo kaj militaj aktivecoj de Ĉinio.

Japanio asertis en la blanka libro, ke Ĉinio intencis ŝanĝi la statuson de la Orienta Ĉina Maro kaj Suda Ĉina Maro laŭ siaj propraj asertoj, kaj ĉi tio fariĝis komuna zorgo de la regiono kaj la mondo.

La proparolanto de la Ministro de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang akuzis Japanion pri enmiksiĝo en la demandon de la Suda Ĉina Maro, dirante, ke Ĉinio postulis seriozan intertraktadon kun la japana flanko. Geng reasertis, ke estas firma la volo de la ĉina registaro pri protekto de nacia suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj. Li diris, ke konduki patrolojn kaj leĝplenumajn agadojn en la akvoj de la insularo Diaoyu estas la propra rajto de Ĉinio, kaj Japanio ne rajtas kritiki tiujn aktivecojn. Li diris, ke estas neriproĉeble, ke la ĉina flanko efektivigas normalajn marajn kaj aerajn aktivecojn laŭ la internacia juro, rilataj enlandaj leĝoj kaj reguloj kaj nacidefendaj bezonoj. Li aldonis, ke la konstruado de necesaj kaj taŭgaj instalaĵoj fare de la ĉina flanko sur iuj rifoj kaj insuloj de la insularo Nansha estas laŭleĝa rajto donita de internacia juro al suverenaj ŝtatoj, kio havas neniun rilaton kun militecigo kaj ne povas konsistigi minacon al regiona sekureco. Li urĝis la japanan flankon tiri lecionojn el la historio, sekvi la vojon de paca disvolvado kaj agi prudente en milita sekureco.

Merkrede la Rusa Centro por Repacigo kaj Kunordigo de Konflikto en Sirio diris, ke tiutage rusaj helpmaterialoj atingis la urbon Rastan de la provinco Homs. La regiono unuafoje ricevis helpmaterialojn, post kiam ĝi fariĝis unu el la konflikt-mildigaj regionoj.

La siria novaĵ-agentejo citis la deklaron de la centro, dirante, ke la helpmaterialoj inkludas sukeron, farunon, grenon kaj viandon.

La Ŝtata Departemento konfirmis merkrede, ke Usono elpelis du kubajn diplomatojn en majo de la kuranta jaro.

Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris tiutage en gazetara konferenco, ke en la 23a de majo la usona flanko postulis, ke du laborantoj de la kuba ambasadorejo foriru el Usono. Ŝi diris, ke en la fino de 2016 la usona ambasadorejo en Kubo raportis iujn okazaĵojn, kiuj kaŭzis diversajn fizikajn simptomojn ĉe iliaj laborantoj.

La proparolanto rifuzis liveri pli da detaloj pri la naturo de la okazaĵoj, kaj diris, ke iuj influitaj usonanoj revenis al Usono pro ne-vivominacaj medicinaj motivoj. Ŝi aldonis, ke la usona flanko ne havas definitivajn respondojn pri la fonto aŭ la kaŭzo de tiuj, kiujn ili konsideras kiel okazaĵojn, kaj ili rigardas tiun situacion tre serioze.

Lastatempe la necedema sinteno de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko kaŭzis maltrankvilon de la internacia komunumo. Pri tio usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris merkrede, ke neniu simptomo indikas drastan ŝanĝiĝon de la situacio en la Korea Duoninsulo.

Tiutage post vizito al Sudorient-Azio, Tillerson diris al la raportista delegacio, ke estas furiozaj la vortoj de Usono kaj la KDPR, tamen tio ne signifas, ke Usono uzos armitan forton kontraŭ la KDPR, tial usonanoj povas trankvile dormi.

Kelkaj internaciaj grupoj pri observado de elekto merkrede publikigis komunan deklaron, urĝante ĉiujn koncernajn partiojn de Kenjo esti trankvilaj dum nombrado de voĉoj.

La komuna deklaro estis publikigita de naŭ grupoj pri observado de elekto el la Afrika Unio, Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko, Orient-Afrika Komunumo, Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvado kaj aliaj organizoj.

La deklaro diris, ke la ĝenerala elekto de Kenjo ankoraŭ iras, kaj la nombrado de voĉoj estas ŝlosila paŝo de la elekto. Por justo kaj travidebleco de la elekto, la membroj de la Sendependa Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj, kiuj respondecas pri la ĝenerala elekto, bezonas sekuran medion de laboro kaj havas sufiĉan tempon por fini la laboron de la elekto.

La deklaro vokis ĉiujn kenjajn civitanojn sin dediĉi al protekto de paco kaj justo dum la elekto, konsilis al la kandidatoj solvi disputojn per leĝaj rimedoj kaj urĝi siajn subtenantojn esti trankvilaj.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza merkrede kondamnis Usonon, ke ĝi refoje aplikis ekonomiajn sankciojn kontraŭ 8 venezuelaj oficialuloj.

Arreaza diris en gazetara konferenco de la venezuela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ke Venezuelo neniel povas agnoski kaj akcepti la usonajn rimedojn, kiuj malobeas internacian leĝon kaj demokration kaj intervenas en alies suverenecon, kaj ke neniu rajtas apliki rimedojn de sankcio kontraŭ Venezuelo.

La usona Ministerio de Financo merkrede anoncis enkonduki ekonomiajn sankciojn kontraŭ 8 venezuelaj oficialuloj je la preteksto, ke ili partoprenis en organizado de la Nacia Konstitucia Asembleo kaj subtenis ĝin. Tiuj enskribitaj en la liston de sankcio inkluzivas Adan Chavez, pli aĝan fraton de eksa prezidento Hugo Chavez, ses reprezentantojn por la Nacia Konstitucia Asembleo kaj unu armeanon. Laŭ la rimedoj de sankcio, iliaj aktivoj en Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin