Novaĵoj  (Aŭgusto 11)

(GMT+08:00) 2017-08-11 16:45:57     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio protestas kontraŭ proksimiĝo de usona militŝipo al rifo de la insularo Nansha; ĉinaj kaj niĝeriaj amaskomunikiloj serĉas pli striktan kunlaboron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio ĵaŭde esprimis fortan proteston kontraŭ proksimiĝo de usona militŝipo al la rifo Meiji de la insularo Nansha en la Suda Ĉina Maro.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la usona misil-ekipita destrojero John S. McCain kontraŭleĝe eniris la akvojn proksimajn de la rifo kaj kondukis la tiel nomatan agadon "libereco de navigado" ĵaŭde sen permeso de la ĉina registaro, kaj la ĉina marameo identigis la usonan militŝipon, avertis kaj forpelis ĝin.

Geng diris, ke tia ago severe subfosas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio kaj severe endanĝerigas la sekurecon de frontlinia personaro de ambaŭ flankoj. Li akcentis, ke Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insularo Nansha kaj ĝiaj apudaj akvoj.

Ĵaŭde en la niĝeria ĉefurbo Abuĝo kunvenis la asocio por akcelo de kunlaboro inter ĉinaj kaj niĝeriaj amaskomunikiloj, kaj ĝin ĉeestis ĉirkaŭ cent homoj.

Tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Niĝerio havas longan historion, kaj la du landoj estas forte kompletigaj ekonomie. En la pasintaj 46 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la duflanka kunlaboro estis fruktodona en la kampoj de politiko, ekonomio kaj kulturo, kio profitigis la du popolojn. Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio, diris, ke ilia vizito al Niĝerio celis interŝanĝi opiniojn kun registaraj departementoj, amaskomunikiloj kaj ordinaraj homoj de Niĝerio por efektivigi gravajn konsentojn de la du ŝtatestroj pri disvolvado de la ĉina-niĝeria strategia partnereco kaj rezultojn de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter amaskomunikiloj de la du landoj.

La Eŭropa Komisiono ĵaŭde decidis intensigi sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko laŭ la rezolucio 2371 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Naŭ individuoj, kaj kvar entoj de la KDPR, inkluzive de nacia banko, estis enigitaj en la nigran liston de sankcio.

La nigra listo celas limigi la eniron kaj eliron de tiuj individuoj en kaj el la EU kaj frostigi aktivojn de tiuj individuoj kaj entoj en la EU. Laŭ la rezolucio de la Sekureca Konsilio, 62 individuoj kaj 50 entoj estis enskribitaj en la nigran liston, kaj la EU decidis aldoni 41 individuojn kaj 7 entojn en la liston.

La 5an de aŭgusto, la Sekureca Konsilio de UN unuanime adoptis la rezolucion 2371, severe kondamnante la provpafojn de interkontinentaj balistaj misiloj de la KDPR respektive en la 4a kaj 28a de julio. La konsilio postulis, ke la KDPR rezignu nuklearmilan kaj misilan planojn, kaj decidis enkonduki pli severajn sankciojn kontraŭ la lando.

Usona sekretario pri defendo James Mattis diris ĵaŭde, ke la usona flanko opinias, ke la nuklea demando de la Korea Duoninsulo devas esti solvita ĉefe per diplomatia rimedo.

Mattis diris dum intervjuo kun usonaj amaskomunikiloj, ke la usona flanko serĉas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo ĉefe per diplomatia rimedo, kaj akiras diplomatiajn rezultojn. Li tamen emfazis, ke milito en la duoninsulo kaŭzos katastrofan sekvon.

Rilate al la necedema sinteno de usona prezidento Donald Trump, Mattis diris, ke Trump provas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo per diplomatia rimedo, kaj la sinteno montras lian maltrankvilon pri la nuklea demando de la duoninsulo.

Ĵaŭde en Kairo egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry renkontiĝis kun specialaj senditoj de Usono pri la krizo de Kataro, Anthony Zinni kaj Timothy Lenderking. Shoukry diris, ke trarompo de la diplomatia krizo kuŝas en tio, ĉu Kataro povus kontentigi la postulojn proponitajn de Egiptio, Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno.

Proparolanto de la egipta Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Ahmed Abu Zaid diris en deklaro, ke Shoukry esprimis al la specialaj senditoj de Usono la maltrankvilon de Egiptio pri la financa helpo de Kataro al terorismo kaj ekstremismo, dirante, ke la interveno de Kataro en la aferojn de arabaj landoj minacos la regionan sekurecon.

Zinni kaj Lenderking atingis Egiption ĵaŭde vespere, kaj antaŭ tio ili vizitis Kuvajton, Kataron, Saud-Arabion, Omanon, Barejnon kaj la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, kaj diskutis kun oficialuloj de tiuj landoj pri solvo al la diplomatia krizo.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris ĵaŭde en televida parolado, ke li jam ordonis ministron pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza komenci preparon por lia renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump.

Maduro diris, ke Venezuelo volas restarigi diplomatiajn kaj politikajn rilatojn kaj eĉ kunlaboron kun Usono. Li tamen akcentis, ke la duflankaj rilatoj devas esti disvolvitaj surbaze de reciproka respekto.

Rilate la sankciojn lastatempe enkondukitajn de Usono kontraŭ 8 registaraj funkciuloj de Venezuelo, Maduro diris, ke lia lando prenos ĉiujn rimedojn en la leĝa kadro por rifuzi la unuflankajn sankciojn, kaj li avertas la registaron de Trump esti diskreta en decidfaro pri Venezuelo.

La 9an de aŭgusto, la usona Departemento de Financo anoncis ekonomiajn sankciojn kontraŭ 8 registaraj funkciuloj de Venezuelo je la preteksto, ke ili partoprenis en organizado de la Nacia Konstitucia Asembleo kaj subtenis ĝin. Tiuj enskribitaj en la liston de sankcio estas Adan Chavez, pli aĝa frato de eksa prezidento Hugo Chavez, ses reprezentantoj por la Nacia Konstitucia Asembleo kaj unu armeano. Laŭ la rimedoj de sankcio, iliaj aktivoj en Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun ili.

La iraka armeo diris ĵaŭde, ke irakaj sekurectrupoj lanĉis operacon kontraŭ ekstremistoj de la Islama Ŝtato en la okcidenta provinco Anbar kaj mortigis 11 ekstremistojn.

La Komandejo de Komuna Operaco diris en deklaro, ke la iraka armeo kaj paramilitaj tribaj sunaistaj batalantoj avancis sur du itineroj en la dezerton de la provinco Anbar kaj atakis postenojn de la Islama Ŝtato, situantajn je ĉirkaŭ tri kilometroj ekster la urbetoj Aana kaj Rawa, kaj je ĉirkaŭ 325 kilometroj okcidente de la iraka ĉefurbo Bagdado.

Laŭ la deklaro, dum la du-taga operaco, la trupoj mortigis entute 11 ekstremistojn, kaptis du aliajn, kaj detruis bomb-fabrikon, aŭtobombon kaj aliajn eksplodaĵojn.

La iraka armeo lanĉis la operacon pro tio, ke ĝi sin preparas por liberigi la urbeton Tal Afar sub la regado de la Islama Ŝtato, proksimume 70 kilometrojn okcidente de Mosulo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin