Esperantistoj en Murcio

(GMT+08:00) 2017-08-11 10:25:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al la programero Inter Ni. Hodiaŭ mi prezentos al vi intervjuon de nia kunlaboranto Michael Boris kun esperantistoj el Murcio.

Murcio estas urbo de Hispanio en samnoma regiono kiu estas konata kiel "la legomĝardeno" pro la produktado de fruktoj kaj legomoj.

Kvankam en Murcio ne plu estas aktiva esperanto-klubo, tamen tio ne signifas ke surloke mankas esperantistoj. Dum la vizito de Boris en Murcio, li renkontiĝis kun lokaj samideanoj kaj havis ĝojan babiladon.

Karaj amikoj, nun bonvole sekvu Boris kaj kune konu vjetnaman studentinon Flama, kiu lernas en Murcio pri merkatiko kaj turismo, flegiston Pepe, instruiston kaj politikiston Francisco, verkiston kaj emeritan instruiston Jesús Angel kaj alian emeritan instruiston Pedro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin