Venezuela prezidento pretas renkontiĝi kun sia usona paralelulo

(GMT+08:00) 2017-08-11 14:05:57     Redaktoro:Yu

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris ĵaŭde en televida parolado, ke li jam ordonis ministron pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza komenci preparon por lia renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump.

Maduro diris, ke Venezuelo volas restarigi diplomatiajn kaj politikajn rilatojn kaj eĉ kunlaboron kun Usono. Li tamen akcentis, ke la duflankaj rilatoj devas esti disvolvitaj surbaze de reciproka respekto.

Rilate la sankciojn lastatempe enkondukitajn de Usono kontraŭ 8 registaraj funkciuloj de Venezuelo, Maduro diris, ke lia lando prenos ĉiujn rimedojn en la leĝa kadro por rifuzi la unuflankajn sankciojn, kaj li avertas la registaron de Trump esti diskreta en decidfaro pri Venezuelo.

La 9an de aŭgusto, la usona Ministerio de Financo anoncis ekonomiajn sankciojn kontraŭ 8 registaraj funkciuloj de Venezuelo je la preteksto, ke ili partoprenis en organizado de la Nacia Konstitucia Asembleo kaj subtenis ĝin. Tiuj enskribitaj en la liston de sankcio estas Adan Chavez, pli aĝa frato de eksa prezidento Hugo Chavez, ses reprezentantoj por la Nacia Konstitucia Asembleo kaj unu armeano. Laŭ la rimedoj de sankcio, iliaj aktivoj en Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin