EU decidis intensigi sankciojn kontraŭ KDPR laŭ rezolucio de UN

(GMT+08:00) 2017-08-11 14:06:27     Redaktoro:Yu

La Eŭropa Komisiono ĵaŭde decidis intensigi sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko laŭ la rezolucio 2371 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Naŭ individuoj, kaj kvar entoj de la KDPR, inkluzive de nacia banko, estis enigitaj en la nigran liston de sankcio.

La nigra listo celas limigi la eniron kaj eliron de tiuj individuoj en kaj el la EU kaj frostigi aktivojn de tiuj individuoj kaj entoj en la EU. Laŭ la rezolucio de la Sekureca Konsilio, 62 individuoj kaj 50 entoj estis enskribitaj en la nigran liston, kaj la EU decidis aldoni 41 individuojn kaj 7 entojn en la liston.

La 5an de aŭgusto, la Sekureca Konsilio de la UN unuanime adoptis la rezolucion 2371, severe kondamnante la provpafojn de interkontinentaj balistaj misiloj de la KDPR respektive en la 4a kaj 28a de julio. La konsilio postulis, ke la KDPR rezignu nuklearmilan kaj misilan planojn, kaj decidis enkonduki pli severajn sankciojn kontraŭ la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin