Usona ministro pri defendo emfazis solvi nuklean demandon de Korea Duoninsulo per diplomatia rimedo

(GMT+08:00) 2017-08-11 14:28:29     Redaktoro:Yu

Usona ministro pri defendo James Mattis diris ĵaŭde, ke la usona flanko opinias, ke la nuklea demando de la Korea Duoninsulo devas esti solvita ĉefe per diplomatia rimedo.

Mattis diris dum intervjuo kun usonaj amaskomunikiloj, ke la usona flanko serĉas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo ĉefe per diplomatia rimedo, kaj akiras diplomatiajn rezultojn. Li tamen emfazis, ke milito en la duoninsulo kaŭzos katastrofan sekvon.

Rilate al la necedema sinteno de usona prezidento Donald Trump, Mattis diris, ke Trump provas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo per diplomatia rimedo, kaj la sinteno montras lian maltrankvilon pri la nuklea demando de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin