Ĉinio urĝas partiojn koncernajn al nuklea demando de Korea Duoninsulo sin deteni

(GMT+08:00) 2017-08-11 18:17:07     Redaktoro:Yu

La armeo de la Korea Demokratia Popola Respubliko lastatempe diris, ke en la mezo de aŭgusto ili kompletigos planon pri atako kontraŭ insulo Guam, kaj la usona flanko respondis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko alfrontos neimageblan reagon, se ĝi prenos ian ajn agon aŭ atakon kontraŭ Usono aŭ ĝiaj aliancanoj. Rilate al la akriĝanta kverelo, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris vendrede, ke la ĉina flanko esperas, ke ĉiuj partioj estos diskretaj en parolado kaj ne montros fortecon unu al alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin